Sten Johansson verkis tre interesan artikolon por Libera Folio Kial verki kaj legi en Esperanto?.
Krome, ni demandis lin pri lego-konsiloj. Jen liaj respondoj!
- Unue mi proponus la OLE-liston de 25 klasikaj Esperantaj noveloj.
Se vi volus ke mi aparte rekomendu iujn el tiuj 25, mi elektus:
- N-ron 5 Kenelm Robinson (K R C Sturmer): Apud stacidomo Victoria
- kaj 16 Endre Tóth: Lappar, la Antikristo
El miaj propraj noveloj mi proponus
- la milde satiran Tri legendoj
- kaj la pli eksperimentan Verda ondado