Verko-konsiloj de Sten Johansson

Sten Johansson
Sten Johansson

Sten Johansson estas tre ŝatata verkisto en Esperanto. Li verkas ĉefe novelojn, krimromanetojn, facil-legaĵojn kaj romanojn. Liaj noveloj, eseoj kaj recenzoj aperis en la revuoj Fonto, Literatura Foiro, Monato, La Ondo de Esperanto, La Kancerkliniko, La Espero, Kvinpinto, Libera Foiro, Beletra Almanako.

En Kroze-proze li aperigis tre interesajn eseojn pri la originala proza literaturo en Esperanto en kiuj estas tre bonaj analizoj kaj konsiloj por verkado. Ni petis lin listigi kelkajn konsilojn por helpi vin verki novelon por INK-konkurso!

Jen ili:

Ĉiu verkanto de rakonta prozo alfrontas la defion, kiel venigi la leganton en la lokon kaj tempon de la rakonto. Kaj ni ne malestimu la simplan metodon klare kaj koncize sciigi, kie kaj kiam ekas la aferoj.

Lokoj gravas ne nur en la preta verko. Por kelkaj homoj, difinita loko povas instigi kaj ekigi la verkadon, dank’ al la sentoj, memoroj aŭ imagoj ligitaj al ĝi. Tio validas precipe pri lokoj, kie la verkisto vivis kiel infano, aŭ kie okazis io grava en lia vivo. Tamen ankaŭ fremdaj lokoj, eĉ neniam vizititaj, povas porti tian magion, kiu elvokas rakonton.

En la reala vivo ni spertas medion per la sensoj. Ni ne nur vidas, sed aŭdas kaj flaras ĝin. Tion verkistoj ofte ekspluatas, uzante sensimpresojn por priskribi la medion. Tio havas la kroman avantaĝon, ke iu homo devas sensi, kaj tiel oni enkondukas personon agantan en la teksto.

Ĝenerale specifeco estas bona afero. Pego sur alta pino plej ofte elvokas pli da sentoj kaj asocioj ol birdo sur arbo. Novgotika bierfarejo el brikoj kutime superas malnovan fabrikon.

Normale, proza verko konsistas el alternado inter rakontaj partoj, relative rapidaj kaj senemfazaj, kaj scenoj pli intensaj. Do, la supre menciita konsilo eble devus esti “ne nur rakonti, sed jen kaj jen ankaŭ scenigi”.

Dialogoj do tre utilas por karakterizi la rolantojn kaj enlasi pli da voĉoj kaj vidpunktoj.