Tago de Meza Oriento kaj Norda Afriko
kadre de “MondaFestʼ 2020”
Sabate la 4an de Julio 2020
11:00 – 17:00 : UTC
Virtuale per Zomo (Zoom) interrete [klaku por la tuta programo]
Okaze de la Tago de Meza Oriento kaj Norda Afriko, Akademio Literatura de Esperanto elektis kelkajn librojn mendeblajn tra la libroservo de UEA. Tiu ĉi tago estas bona okazo por koni tiujn landojn ankaǔ laǔ literatura vidpunkto. Akademio Literatura de Esperanto elektis kaj prozajn kaj poeziajn, sed, kompreneble, en la katalogo de UEA troviĝas pluraj aliaj verkoj kaj ni volonte invitas malkovri ilin.
La Robaioj
Umar Kajjam
Perlo de la mondliteraturo
[UEA-katalogo]
La epoko
Badr Ŝakir As-Sajjab k.a.
Antologieto de poetoj arablingvaj, precipe irakaj.
[UEA-katalogo]
La rompitaj flugiloj
Ĝ. Ĥalil’ Ĝibran’
Ama romano. Pensigaj rakontoj
[UEA-katalogo]
Kanto de kantoj
Salomono
Poezia dialogo inter geamantoj
[UEA-katalogo]
Poezia antologio
Nazim Hikmet Ran
Poemoj de, probable, la plej grava turka poeto de la 20a jarcento.
[UEA-katalogo]
La nobla Korano
Elĉerpita en UEA-katalogo, sed havebla en pdf-dosiero ĉe la Bitoteko