Okaze de la hodiaŭa Tago de la GLATa Liberiĝo (aŭ de la GLATa Fiero)

Lajos Tárkony

Okaze de la hodiaŭa Tago de la GLATa Liberiĝo (aŭ de la GLATa Fiero) ni prezentas al vi elstaran poeton el la Budapeŝta Skolo: Lajos Tárkony (1902-1978).  

La arkitekturo de deziro en la verkoj de Lajos Tárkony

Jesus Moinhos Pardavila

(La eseo aperis unue en Belarta Rikolto 2016 )

Elstara voĉo en la Budapeŝta Skolo, Lajos Tárkony (1902-1978) postlasis al ni eseojn kolektitajn en ‘De paĝo al paĝo’ (1932), la poemkolekton ‘Soifo’ (1964), verkitan dum pluraj vivperiodoj, faskon da versaĵoj dissemitaj en diversaj revuoj, kaj unu rakontan provon. En lia poezia produktado konstateblas latenta amdeziro, ĉefteme aksanta multajn liajn poemojn. En ĉi tiu eseo mi klopodos priskribi, kiel la poeto evidentigis la deziron en sia verko, kaj reliefigi la kondiĉojn, al kiuj ĝi estis submetita. Samtempe kun tio, mi esploros komunajn ecojn kun aliaj poetoj kaj tradicioj, referencojn por enkadrigi liajn verkojn. Mi sekvos perspektivon enkadrigeblan en la t.n. queer studies. 

La tutan eseon vi povos legi en la aŭtor-paĝo en academia.edu kaj en la retejo OLE. Fine, ni prezentas al vi legindan poemon de Tárkony  el lia poemaro Soifo (aĉetebla ĉe UEA kaj legebla ankaŭ rete )

Al moderna knabo

Silentu nun la rimsonoriletoj, ĉar
la tem’ de l’ versoj estas vi, moderna knab’,
kaj tiujn tintajn juveletojn taksus vi
senvaloraĵo, io tute ekster mod’.
La ritmon eble vi indulgos pro la danc’.
Jen al vi do ĉi nude simplaj jamboj por
konveni al vi, al praktika via mens’.
Vin plaĉas klara, fakta kaj rapida vort’.
Por mini rarajn belojn kun tenaca vol’
ne estas tempo plu. Ĉi tion lasas vi
al kelk stranguloj lastaj, kiuj kun sindon’
oferas pie sur altaro de la Bel’.

Sed mi rakontu jam pri nia renkontiĝ’.

Mi sidis en kinej’. Dimanĉa posttagmez’.
La nervojn lacajn de l’ semajna sklavlabor’
mi volis ripozigi nun per la muzik’
kaj kura bildovico. Ega banalaĵ’
estis la filmo. Sed jen, ĝia ĉefhero’
estis Maŝina Moŝto en figuroj mil,
kiel radmonstro, aŭto kaj lokomotiv’,
motoro, flugmaŝino kaj milita ŝip’,
turbino kaj transporta ĉeno kaj la hom’,
pelata ĝia sklav’ maŝiniĝinta mem.

Langvore mi enuis en la braka seĝ’,
pli orfe sola en ĉi granda homamas’
ĝuanta kune ol en la ermita sol’
de mia ĉambro. Jen, suspiron de admir’
mi aŭdas. Mi rigardas al apuda seĝ’
kaj vidas vin kun brusto leviĝinta al
la lumobildo, kun ekscitotrema lip’
kaj kun vizaĝo fajra de plezurekstaz’.
L’ impulsiĝemo febra de la juna aĝ’
vin pelis sekvi, sekvi kun atentostreĉ’
la heroagojn kaj miraklojn de l’ Teknik’.
Mi vin observis ŝtele. Tra la duonlum’
albrilis min: la juna helo de l’ harar’;
viaj muskoloj fortaj, via kreska korp’
ŝveligis viajn knabajn vestojn ĝis kreviĝ’.
Mi meditadis. Mi vin vidis en imag’
dum futballudo, dum vetkuro, en naĝej’,
triumfan ĉiam, venkan ĉiam per la fort’
de via juno. Premis min rezignaci’
envia, ĉar mi plu ne estas homoplant’
floranta, juna, freŝ-elasta kiel vi…

Pardonu min! Sed sur la sojlo de l’ viraĝ’
tiel doloras la renkonto al la jun’!
Jen antaŭ mi la tedaj taskoj de la viv’
seniluzia; klaras jam la vido, sed
la celo mankas… Ho, nun kiel volus mi
kun vi vetkuri, naĝi, sporti, kion dum
knabaĝo mi neglektis, ĉar delogis min
bibliotekoj. Sed mi scias ja, ke nur
ĉi kelk minutojn daŭras nia vojkruciĝ’:
la griza ritmo de la taga vivmuelej’
denove kaptos min kaj kun rezigna firm’
sur mia vojo soleca mi min trenos plu.

Vi, same, iros sur aparta via voj’:
kiel la subjuginto de Aleksandri’
bruligis librojn por akiri lokon al
idolo nova, tiel vi, sur la ruin’
de la kulturo nuna, per muskola brak’,
praktika mens’, konstruos mondon novan kaj
realan. Ho, barbaras tiu mond’,
la mondo de Tracio kaj de la maŝin’,
de la malvarma kaj kalkula intelekt’,
el kiu ekzilitaj estos senta riĉ’
kaj poezio. Kompatinda ŝtala mond’,
malvarme brila, via, ho moderna knab’.

Kaj se vi sentos la malplenon en l’anim’,
eble vi fosos foje el sub ruinaĵ’
trezorojn forgesitajn, kaj memoros vi
pri kelk stranguloj lastaj, kiuj kun sindon’
oferis pie sur altaro de la Bel’
kaj ŝtele kaŝis la trezorojn de l’ kultur’
por renaskiĝo el utero de l’ Futur’.