Rakontaro de Genĝi

Ĵus eldoniĝis la unua parto de “Rakontaro Genĝi” (Genzi monogatari/源氏物語)en Esperanto. La unua parto enhavas la unuajn 20 volumojn el 54.

Japana korteganino Murasaki Ŝikibu verkis la grandan amromanon en la komenco de la 11a jarcento. Estas malmultaj eĉ inter japanoj, kiuj sukcesis tralegi la grandan romanon, ĉar tiama malnova japanlingvo estas tre malfacila por nuntempuloj. Sed ni povas facile ĝui la romanon en Esperanto.

Belmonto esperantigis/as la romanon de jaroj kaj rete publikigis siajn laboraĵojn kaj nun li sukcesis eldoni la unuan parton el kvar partoj en paperlibra formo. 14.8cm×21.0cm 400p. prezo 3,500 enoj. 

Enlandaj mendantoj povas akiri ĝin sen sendkosto, se vi mendas la libron je la suba retejo antaŭ la fino de ĉi aŭgusto : http://esperas.info/index.php?mendo2

Eksterlandaj interesitoj povos aĉeti ĝin ĉe Libroservo de UEA k.a. post kelka tempo.