Federico García Lorca

Lorca (1914).jpg
Federico García Lorca en 1914http://www.fotografias.net/22-10-2007/noticias/encuentran-fotografia-inedita-de-federico-garcia-lorca-en-la-universidad-de-granada, senkopirajta, Ligilo

La 5an de junio 1898 naskiĝis en Fuente Vaqueros (Granado, Hispanio) Federico García Lorca, nuntempe rigardata kiel la plej universala el la hispanaj poetoj. La 18an de aŭgusto 1936 viruso tiel danĝera kiel KOVIM-19, la viruso de faŝismo, murdis lin. Oni ankoraŭ ne scias, kie kuŝas liaj restaĵoj. Sed liaj versoj, ĉiam pli vivaj, troveblas en plej diversaj landoj kaj lingvoj. Ankaŭ en Esperanto. Per jena fragmento de lia “Gazalo pri la obskura morto”, kiun mi havis la ĝojon esperantigi kadre de mia eseo “Sur la spuroj de Federico García Lorca” (Universidade de Santiago de Compostela, 1996), mi volas honori lian memoron en la 122-jara datreveno de lia naskiĝo:

Mi volas dormi iom,
minuton aŭ jarcenton;
sed ĉiuj sciu ja, ke mi ne mortis;
ke kuŝas ora stalo mia-lipe;
ke estas mi la eta amik’ de Uest-vento;
ke estas mi la ega ombro de miaj larmoj.

Miguel Fernández