Grândola, urbeto bruna

25-aprilo-portugal

Grândola, urbeto bruna
Tero de fratecmesaĝo
Regas popolvol’ komuna
En vi, inda je omaĝo
En vi, inda je omaĝo
Regas popolvol’ komuna
Tero de fratecmesaĝo
Grândola, urbeto bruna

Jen amik’ ĉiuangule
Egaleco sur vizaĝoj
Grândola, urbeto bruna
Tero de fratecmesaĝo
Tero de fratecmesaĝo
Grândola, urbeto bruna
Egaleco sur vizaĝoj
Regas popolvol’ komuna

Sub la ombro de anzino
Forgesinta sian aĝon
Prenis mi por kompanino
Grândola vian kuraĝon
Grândola vian kuraĝon
Prenis mi por kompanino
Sub la ombro de anzino
Forgesinta sian aĝon

Teksto kaj muziko: Zeca Afonso
Esperantigis Jorge Camacho
Gloso: anzino estas ĉiamverda ilekskverko
Tiu ĉi traduko aperis en Beletra Almanako 30

Ekzistas antaǔa esperantigo sed kun kelkaj mistradukaĵoj:

Teksto kaj muziko: Zeca Afonso
Kantisto: Gianfranco MOLLE
Albumo: Horo da opozicio
Jaro: 1979
Aĉetebla ĉe http://katalogo.uea.org/?inf=591

La originalo, “Grândola Vila Morena” (alb. Cantigas do maio, 1971), estis unu la du kantoj uzataj kiel sekretaj signaloj en publika radio por alvoki kaj konfirmi la ekon de kontraŭdiktatura ŝtatrenverso kaj sensanga revolucio en Portugalio la jaron 1974.

La esperanta traduko estas apenaŭ kantata de portugalaj esperantistoj, malgraŭ la plua poulareco de la originalo en tiu lando: Ne pro ideologiaj kaŭzoj sed memagnoskite pro du aŭ tri «neelteneblaj» mistradukoj (en ĝenerale sufiĉe bona tradukaĵo).

Grandula, urbeto bruna
Vera hejmo de frataro
En vi regas vol’ komuna
En vi estas solidaro
En vi estas solidaro
en vi regas vol’ komuna
Vera hejmo de frataro
Gradula, urbeto bruna

En vi havas mi amikon
Temas pri la proletaro
Gradula, urbeto bruna
Vera hejmo de frataro
Grandula, urbeto bruna
Inter via proletaro
Plene regas vol’ komuna

En la ombro nun de kverko
Kiu aĝas sen komparo
Ĵuras sekvi mi ĝis ĉerko
Grandula, de vi leĝaron
Grandula, de vi leĝaron
Ĵuras sekvi mi ĝis ĉerko
En la ombro nun de kverko
Kiu aĝas sen komparo