Nur se ili scius – nekonkursanta novelo por INK

Jen nekonkursanta novelo por INK verkita de Stela Besenyei-Merger

ink-logotipo

Nur se ili scius

Mi rigardas mian grandan ventron kiun mi tre bone povas kaŝi, ĉar en tiuj retaj kunsidoj oni nur vidas la vizaĝon kaj la ŝultrojn de homoj. En mia kazo ĉefe ili vidas mian junan filinon, kiu daŭre kaptas la tabulkomputilon el miaj manoj kaj volas rigardi sin mem sur la ekrano kaj samtempe montri al miaj universitataj amikinoj kion ŝi faras. Estas februaro, kaj ni renkontiĝas rete por pridiskuti kiel ni fartas kaj kio okazis en la pasintaj kelkaj monatoj. Ĝi estas tradicio de jaroj, sed kompreneble en tiuj pandemiaj tempoj kiel ni renkontiĝas tute ŝanĝiĝis.

Verdire mi hontas rakonti kio okazis. Mi havis tiom grandajn planojn por 2020! Mia filino finfine povis komenci la infanvartejon almenaŭ 2 tagojn semajne, kaj mi planis finverki mian magistran tezon. Mi havis ses monatojn por fari tion, estis speciala interkonsento kun la universitato. En januaro mi komencis remalfermi miajn librojn kaj ideojn, rigardi kion mi jam verkis, kiel mi sentas nun pri la temo. Jam de pli ol tri jaroj mi prokrastadis finstudi. Mi estis preta denove eklabori, trejni mian cerbon kaj ekscitiĝis pri la ideo, ke baldaŭ mi povos ekserĉi laboron kaj havi monon de alia fonto ol mia edzo aŭ kion mi heredis de miaj gepatroj.

Post du monatoj oni sendis ĉiujn hejmen de la infanvartejo, kaj mi denove restis sole kun la infano plentempe. Mia edzo estas kuracisto, li estas en sia lasta jaro de la trejnado. Li laboras longajn horojn kaj mem estas mortlaca. La mono kiun li gajnas tute sufiĉas por ĉiuj niaj bezonoj, nenio mankas el nia vivo. Sed li estas mense kaj fizike elĉerpita. Do kiam venas hejmen li helpas neniel ĉirkaŭ la infano. Eble okupiĝas pri ŝi dum kelkaj minutoj ĝis mi finfaras la vespermanĝon. Mi devas subteni lin eĉ pli pasintempe. Lia patrino batalis kanceron dum jaroj, kaj forpasis lastoktobre. Ni provis viziti ŝin ofte, kiam ni povis, sed la pandemio vere malfaciligis la kutime simplan trapasadon de la landlimoj. Organizi entombigon de alia lando estis aldona streĉo. Ni sukcesis adiaŭi ŝin en malgranda rondo, kaj reveni eĉ pli lace al niaj vivoj. Li bezonas terapion por povi digesti tiujn malfacilajn tempojn. Mi estas serĉante iun por li nun. Mi vere ne havas tempon por pensi pri mi mem. Estas tro por fari.

Mi aŭskultas miajn amikojn kiuj eĉ dum la pandemio sukcesis antaŭenigi siajn vivojn, karierojn. Unu komencis sian propran entreprenon, la alia ŝanĝis fakojn kaj denove studas kun la plena helpo de sia edzo, la tria gajnis konkurson, la kvara aĉetis domon kaj bonfartas en sia laborejo, ĝuas pasigi tempon kun sia koramiko. Aspektas tiel, ke ĉiu sukcesis eĉ pli bonigi sian vivon dum la pandemio. Kvazaŭ ili ĉiu trovintus la etajn eblojn eskapi la ĝeneralan mondan krizon.

Kaj mi? Mi denove estas graveda. Ne estas tio suprizo, mi ja volis havi infanojn proksime en aĝo. Planite, kaj samtempe ne. Aŭ fakte mi sentas tiel, ke mi ne havis alian eblecon. Ja estas pandemio, ni estas hejme, studi mi ne povas kun la infano ĉiam apude. Do kiam se ne nun? Sed mi hezitas rakonti al ili.

Subite alia amikino aperas en la kunveno kaj anoncas, ke ŝi estas graveda! En nia universitata rondo, mi estis la unua kiu ekhavis infanon. Iu ĉiam devas komenci la vicon. Post la universitato ni tute ne loĝas proksime unu al la alia, ni eĉ estas en diversaj landoj. Lastfoje ni sukcesis esti kune en la somero de 2018, kiam mi estis graveda kun mia unua infano. Ankoraŭ apenaŭ videble ankaŭ tiam mi hezitis ĉu rakonti aŭ ne. Ni festis la geedziĝon de niaj amikoj, kiuj nun, kiel ni ĵus eksciis ankaŭ iĝos gepatroj. Do mi ne estas sola, almenaŭ tio.

Estas malfacile ne havi amikojn proksime, eĉ se ili mem ne estas gepatroj. Daŭris longe ĝis mi trovis kelkajn novajn patrinojn en la tempo post la naskiĝo, tiajn, kiuj ankaŭ edukas siajn infanojn plurlingve. Sed eĉ tiel, mi ne kuraĝas konfesi kiom sola mi estas. Pasintjare sciante, ke mi denove ne povos fini miajn studojn mi sentis min terure perdita, eĉ pli ol antaŭe. Sed al kiu mi parolu pri tio? Ĉiu jam finstudis, la unusola kiu daŭre studas ĉe universitato faras unu diplomon post la alia, do ne temas pri tio, ke ŝi ne kapablas finfari sian unusolan magistriĝon kiel mi. Studi por ŝi estas plezuro. Pro mi la afero estas granda pezo kiun mi daŭre kunportas de la pasinteco.

Malgraŭ tio, ke ni nek loĝas proksime unu al la alia kun mia fratino, mi sciis, ke mi volos havi infanojn proksime en aĝo kun ŝiaj beboj. Do mi ne tro atendis por sekvi ŝin. Alia bona kialo por la nova bebo. La unuan fojon ni estis gravedaj samtempe. Ŝi kun la dua, mi kun la unua. Nun, 2 jarojn poste mi estas graveda kun la sekva. Ĉiuj estas knabinoj. Eble iam ni loĝos en la sama lando, mi ne scias. Estus tre bone havi ŝin proksime. Sed momente neniu estas proksime. Pro la viruso ni estas hejme, kaj mi sentas tiel, ke mi nur atendas ke mia vivo komenciĝu.

Kompreneble mia filino ankaŭ rememorigas min, ke la tempo pasas. Ŝia dua naskiĝtago ĵus okazis. Sed krom tio? La tagoj estas terure samaj, longaj kaj tedaj, tasko post tasko nur por rekomenci la sekvan tagon. Mi neniam sentas tiel, ke mi finfaras ion ajn. Mia laboro estas nevidebla.

La fakto, ke ni subite devis translokiĝi aŭtune ankaŭ estis granda surprizo. Sed kion fari? La antaŭa luanto volis vendi la loĝejon kaj donis al ni du monatojn por trovi novan lokon. Do ni ne havis multe da tempo pensi. Ni devis agi. Ĉefe, ke mi estas graveda kaj estas limoj kion mi povas fari fizike.

Fakte mi devis agi. Mi faris ĉion sole sen mia edzo. Li laboris, mi organizis, aranĝis, kunpakis kaj planis ĉion. Kaj tamen. Tio ne estas atingo kiun indas rakonti en la kunveno. Mi scias ke miaj amikoj ĝojas vidi min, kaj mi ankaŭ tre ĝojas revidi ilin. Sed mi estas laca kaj amara. Alia jaro kiam mi atingas nenion. Mi kuiras, aĉetumas, purigas la telerojn, ordigas, elpakas la skatolojn, faldas vestaĵojn, aranĝas la novan loĝejon. Mi faris la samon antaŭ jaro, nur en alia loĝejo. La infano kreskas kaj kun ĝi kreskas plu la malesperiĝo en mi. Mi povas ŝajnigi, ke mi ĝojas, sed ne povas mensogi al mi mem.

Mi kelkfoje metas ridetajn fotojn en instagramo, reafiŝas aferojn de antaŭ 3-4-7 jaroj kiam mi ankoraŭ estis dancisto, laboris en teatro, sendepende, feliĉa. Mi markas miajn amikojn kaj iliaj agrablaj mesaĝoj pli faciligas la vivon dum kelkaj sekundoj kiu daŭras nur ĝis mi forprenas miajn okulojn de la ekrano kaj ĉirkaŭrigardas en la ĉambro. Denove estas malordo.

Tiu infano en mia ventro ĉiam apartenos al la pandemia generacio. Ĝi kreskos kun tiu konstato: ah, vi estas el tiu tempo de la monda historio, KOVIM-bebo! Estos plenaj lernejaj klasoj nur kun tiuj infanoj.

Mi rigardas la ĝojajn vizaĝojn de miaj amikoj, kaj nur esperas, ke mi povas kaŝi, ke mi ne povas ĝoji pri iliaj sukcesoj. Estas malfacile konfesi, ke mi eĉ ne volas aŭdi pri homoj kiuj iel sukcesas. Mi esperas, ke tio ne daŭros longe, estas peze senti tiel.

Mia edzo eniras la ĉambron. Mi konstatas, ke mi devas ekfari la tagmanĝon, kaj ne havas tempon plu aŭskulti la rakontojn. Verdire, mi ĝojas havi ekskuzon por ne plu esti en la babilĉambro. Ankaŭ mia filino komencas esti neeltenebla, do mi decidas kiel ĝiso simple diri, ke mi ankaŭ atendas duan infanon ĉi-maje, rapide pardonpetas por ne trovi pli fruan tempon rakonti pri la novaĵo kaj promesas sendi fotojn al nia komuna grupo. Ili aspektas tre ĝojaj pri mia kreskiĝanta familio. Mi provas rideti. Ĝi ne estas honesta. Mi rapide ĝisas ilin, malŝaltas la programon kaj kuras al la necesejo. Mi spontanee ekploras. Nur se ili scius kiel mi vere sentas. Nur se ili scius…