Salvatore Quasimodo: Sinkinta hobojo

Òboe sommerso

Sinkinta hobojo

Avara doloro, prokrastu vian donon
en ĉi tiu mia horo
de sopirataj forlasoj.

Hobojo glacia resilabas
ĝojon de ĉiamdaŭraj folioj,
ne la mian, memoron forprenas;

en mi vesperas;
la akvo paliĝas
sur miaj manoj herbozaj.

Flugiloj oscilas en densa ĉielo,
efemeraj: la koro migras
kaj mi novalas,

kaj la tagoj rubo.

tradukis Baldur Ragnarsson