Salvatore Quasimodo: Laude

Laude

Laude
la 29an de aprilo 1945

FILO
- Kaj kial, patrino, vi kraĉis sur la kadavron,
ĝia kapo malsupren, ligitaj ĝiaj piedoj
al la trabo? Kaj ĉu ne la ceteraj vin naŭzas
kiuj pendas tie je ĝia flanko? Aĥ, tiu virino,
ŝiaj makabraj ŝtrumpoj kankanaj
kaj gorĝo kaj buŝo de floroj distretitaj!
Ne, patrino, haltu: kriu al la amaso
ke ĝi foriru. Tio ne estas lamento, estas rikano,
estas ĝojo; jam atakas la tabanoj
la nodojn de la vejnoj. Vi pafis
al tiu vizaĝo, nun: patrino, patrino, patrino!

PATRINO
- Ni ĉiam kraĉis sur la kadavrojn, filo:
pendantajn sur la kradoj de la fenestroj,
sur la masto de ŝipo, cindrigitajn
pro la Kruco, disŝiritajn de dogoj
pro ioma herbo sur la limoj de la grandbienoj.
Kaj estu tio soleco aŭ tumulto,
okulon pro okulo, denton pro dento,
post du mil jaroj de eŭkaristio,
nia koro volis malfermi
la alian koron kiu malfermis la vian,
filo. Ili elfosis viajn okulojn, frakasis
viajn manojn pro nomo perfidota.
Montru al mi viajn okulojn; donu al mi viajn manojn:
vi estas morta, filo! Ĉar vi estas morta
vi povas pardoni: filo, filo, filo!

FILO
- Tiu sufoka varmo repuŝa, tiu fumo
de rubo, la grasaj verdaj muŝoj
en grupoj sur la hokoj: la kolero
kaj la sango fluas juste. Ne pro vi
kaj ne pro mi, patrino: okulojn kaj manojn
denove ili trapikos. De jarcentoj
la kompato estas la hurlo de la murditaj.

tradukis Baldur Ragnarsson