Già la pioggia è con noi
Jam estas kun ni la pluvo
Jam estas kun ni la pluvo,
skuanta l´aeron silentan.
La hirundoj flugtuŝas la opakajn surfacojn
de la lagoj Lombardiaj,
flugas kiel mevoj celantaj fiŝetojn;
odoras la fojno trans bariloj de la ĝardenoj.
Denove brulas la jaro,
sen lamento, sen krio
levita por gajni por ni tagon, senatende.