Salvatore Quasimodo: Imito de ĝojo

Imitazione della gioia

Imito de ĝojo

Kie la arboj la vesperon
ankoraŭ pli forlasigas,
tiel langvore
malaperis via lasta paŝo,
kiel la floro kiu apenaŭ aperas
sur la tilioj, insista pri sia sorto.

Vi serĉas motivon por la sentoj,
spertas silenton en via vivo.
Alian destinon malkaŝas al mi
la tempo reflektita. Doloras
kiel la morto, beleco ekbrilas
nun en aliaj vizaĝoj.
Mi perdis ĉiujn senkulpajn aferojn,
ankaŭ en ĉi tiu voĉo, supervive
por imiti ĝojon.

tradukis Baldur Ragnarsson