Laŭ dezerto retorika: Baldur Ragnarsson kaj la etiko de silento

Baldur Ragnarsson La lingvo serena. Plena originala verkaro.  Edistudio 2007. 27 eŭroj ĉe la libroservo de UEA.

Islando, tiu insulo norde de Atlantiko, hazarde troviĝas sur parto de giganta geologia frakturo, kiu trairas la oceanon laŭ ties longitudo. Tio havas kiel sekvon, ke la lando ĉiam estis riĉa je vulkanoj, lafejoj, gejseroj, varmaj lagoj; kaj samtempe, pro ĝia norda latitudo, ankaŭ je enormaj glaĉeroj, neloĝeblaj supraĵoj, foje malhoma klimato. Tio kreas akrajn kontrastojn: la subtera varmo mildigas la latitudan malvarmon, kaj dum jarcentoj ebligis al homoj la vivadon en bienoj, dise en preskaŭ senarba pejzaĝo. Antaŭ malmultaj jaroj, tiu kontrasto plej reliefe videbliĝis kiam vulkano sub la glaĉero subite erupciis, kio rapide degeligis la akvon, kreante grandiozan spektaklon de fluanta riverego, bonŝance en loko malproksima de loĝataj vilaĝoj.

Historio ne raportas pri la epoko, kiam Eŭropo unuafoje vidis la homon: sed pri Islando ni scias tion relative precize, ĉar ĝis la Mezepoko la insulo restis neloĝata. En la naŭa jarcento, norvegaj nobeloj ekziliĝis al Islando, kaj tie fondis la unuajn bienojn, kunportante siajn havaĵojn, siajn familiojn, kaj jes, ankaŭ sian literaturon. Unue per buŝa tradicio, poste ankaŭ per skriba, ili transdonis al ni tra la generacioj nemalhaveblan trezoron el mitoj, rakontoj, poemoj: en tiu lando de longaj silentoj, parolo helpis por travivi la senfinajn vintrajn noktojn, kaj la virto de poezio ĉiam estis unu el la plej elstaraj kvalitoj en la islanda pensmaniero. Tio daŭras ĝis nun, kaj ankaŭ nuntempe islandanoj ŝatas aŭskulti la tradiciajn sagaojn en la originala formo, kiun ili facile komprenas dank’ al la konservativeco de la islanda lingvo, kiu tre malmulte modifiĝis tra la jarcentoj.

Tiel okazis, ke Islando fariĝis preskaŭ sola konservanto de la norda praliteraturo: kaj inverse, literaturo estas nacia gloro por la islandanoj, kies verkadon oni ofte rekonis kiel elstaran, kion pruvas interalie la Nobel-premio ricevita de Halldór Laxness en 1955. Pro historiaj kialoj, Islando ĉiam estis fekunda humo por gravaj kaj pensoriĉaj verkistoj.

En tiu medio naskiĝis kaj maturiĝis la eksterordinara literatura talento de Baldur Ragnarsson. Kaj estis escepte bonŝanca evento, kiam junaĝe Ragnarsson decidis, ke li dediĉos sian literaturan forton al verkado en la internacia lingvo: tiam la esperantlingva literaturo riĉiĝis je unu el siaj plej signifaj verkistoj; kaj konforme al sia cetera karakterizo, ĝi akceptis samtempe ties individuan kaj kolektivan kulturon. Fakte nia tradicio ofte ricevis kontribuojn de apartaj naciaj literaturoj: pensu ekzemple pri la japanesko de Miyamoto Masao, aŭ pri la hungaraj modeloj de la parnasisma skolo, aŭ pri certaj admirindaj Sudafrikaj pejzaĝoj en la poezio de Edwin de Kock. Ŝajnas, ke la internacia lingvo havas la kapablon ensorbi apartajn tradiciojn por doni al ili ian homan unuecon, samtempe lasante al ili ties apartecon. Kaj tio realiĝis en plej evidenta kaj perfekta maniero en la poezio de Ragnarsson, poeto samtempe islanda kaj internacia, kiu neimiteble fandis sian nacian devenon kun ĝenerale homa, preternacia filozofio kaj etiko.

Antaŭ ĉio, do, indas substreki kiom forte kaj emocie Ragnarsson asimilis la islandan pejzaĝon, kiu fine fariĝis ia spegulo de la poezia animstato. La ekstero kaj la interno ĉikaze identas tiom intense, ke oni emas forgesi la altnivelan metaforigon de la lingvo, por plene enmergiĝi en la poetan vizion; laŭ tipe ragnarssona kontrastigo, misvetero kaj sunbrilo rapide alternas en la sama tago, kiel akompana muziko al niaj sentoj:

Dum vi aferas la nebul’ sin levas,
montrokon suprengrimpas la remparan,
kaj fine la fumeca volb’ diskrevas
videbligante la ĉielon klaran.

(Ŝtupoj Sen Nomo 1, IV)

Post nelonge (ŜSN 1, XVII) revenas la sama bildo, kaj – rimarku – en la sama ordo nebulo/sereniĝo:

ĝis denove hela stri’,
mateno benoluma,
levas sin kaj la sufok’
vaporas el noktej’.

Tiu vetera – kaj spirita – kontrasto ensceniĝas en pejzaĝo, kiu similas al la luna surfaco. Kaj la luno en Ragnarsson ĉesas esti la romantisma astro, kiun oni rigardas de sube; ĝi metamorfoziĝas al konkreta planedo, kiun oni foje sopiras (Donu lunon kaj vintron, / donu larmojn de frosto ŜSN 3, IV), foje surmarŝas, serĉante oceanon, kiu tamen ĉiam montriĝas seka dezerto, kiel la lunaj “maroj” (ŜSN 1, III), spite al ĉiu supraĵa optimismo.
Vulkanoj, la ĉiama beno kaj minaco de Islando, transbildiĝas al metaforo de la aŭtora personeco (ŜSN 3, XVIII), la “ruĝa koro” de la poeto: tamen en pli maturaj poemoj ne la eksploda erupcio ĉefrolas, sed ties fina rezulto, la nigra kaj senmova lafejo. La standardistoj kuras super sulfurojn kaj lafrokojn (E, La standardistoj); kaj en unu el siaj plej belaj poemoj, la poeto remodlas la iaman bildon de lunesploristo por iel starigi la idealon de islandeca virto:

super ŝtonoj  kaj lafrokoj
terbuloj kaj ĉiuspecaj malebenaĵoj
trans lagoj kaj riveroj
marĉoj kaj ĉiuspecaj malsekaĵoj
inter montoj kaj urboj
homoj kaj ĉiuspecaj elstaraĵoj

(Esploroj, “La celo sen difino”)

En la metafizika marŝo tra la islanda, kaj ĝenerale spirita, pejzaĝo, nur la horizontoj gravas: pli ol la fizikaj obstakloj, kaj eĉ pli ol la homoj mem, kiuj identiĝas kun la aliaj pejzaĝaj, materiaj elementoj. Samtempe pluvo modifas la lumon, kaj la formon de la objektoj, per ia sorĉa drasto:

Ĉielo maras. Ŝtalegriza fluo
muras. La realo dronas.
Osmozo korpa. Ĉiela menstruo.
Pluvoblo tifonas.

(ŜSN 2, XI)

Kaj pli intense, malvortoze en la dua poemaro (E, Difinoj, 8): pluvo plenigas / mondon seneme. Du simplaj kvinsilaboj, parte aliteraciaj, kiuj tamen redonas la etoson de indiferenta pluvado – laŭ ekstrema, plej moderna reinterpreto de la fama zamenhofa versaĵo. Kaj al alia formo de akvo – formo plej intime konata al islandanoj – nome al glacio, Ragnarsson dediĉas plursekcian poemon (E, Glacio). Kiel erupcia fajro kristaliĝas en lafo, tiel fluanta akvo haltas en glacio, kiu sola havas personecon:

Sed kion la somero ne povas doni
povas liveri la vintro
en iu mateno malaperis la bildo
ĉar la kavo glaciiĝis.

Kaj tiam komprenas tiuj
eltenintaj la someron kaj la sopiron
ke propran vizaĝon posedas
sole
la glacio

Jen alia tipe ragnarssona opozicia koncepto: ne kio fluas posedas individuecon, sed kio kristaliĝis en malvarma glacio. Glacio egalas al realo, kaj fluanta akvo al iluzio:

Kaj via vereco kiel ĉies alia
en la fluanta mondo
kompromiso aranĝita
inter realo kaj iluzio
mezvoje
inter glacio kaj akvo.

Degelo, siaflanke, elvokas la ideon de nerespondeco. Glacio estas difinita spirita realo, kiu brilas en la interno de la animo:

[…] pli internen
en tiun kristaliĝintan mondon
kiu brilas
ekster la senatingoj pli kutimantaj
al densoj.

Tiun vojon al interno ni devus iri, por halti ĉe nia plej kerna, homa individueco. Lafo kaj glacio – jam ne plu nuraj pejzaĝaj ekzotaĵoj – simbolas tiun senmoviĝon, kiun la poeto deziras por koncentriĝi en la centro de sia memo, esplore pri la randoj de sia sperto.

Se paroli pri Islando, ne eblas forgesi la temon de mitologio. Kiel dirite, la norda mitologio estas preskaŭ senescepte island-devena; en la du grandaj kolektoj de Edda venis al ni grandioza atesto pri mondo paralela, kiu vivis en la kredoj de la nordaj popoloj dum granda parto de la Mezepoko, ĝis la konverto al Kristanismo (kaj eĉ poste, ĉar paganaj spuroj restis dumlonge en la popolaj kredoj). Ragnarsson estas eksterordinara spertulo pri la islanda literaturo, kaj tion pruvas la multaj eseoj, kiujn ĉi tiu volumo kolektas sub la titolo Islandecaj reeĥoj. Sed li ofte aludas mitologie, plej ofte implicite, ankaŭ en sia poezio, ekzemple en Glacio (Fatoj prapatrinoj / kial vi tiel impete / turnis antaŭe vian ŝpinradon? kun evidenta aludo al la Nornoj). Pli malfrue li verkis kvar poemojn eksplicite mitologiajn (AP, Kvar poemoj mitologie bazitaj), en kiuj ĉefrolas Odino, la granda norda dio, samtempe potenca kaj malforta, kiu fine reaperas modeste en moderna kunteksto, en Rejkjavika aŭtobuso, tamen kiel gvidanto de la poeto.

Sed implicite, multaj poemoj ŝajnas disvolviĝi sub la obseda ideo de Ragnarök, tiu unika pranorda ideo de mondofino, en kiu eĉ la dioj (eĉ la dioj!) pereos. Iu sento de alvenonta katastrofo trakuras subŝpine la poemojn, kaj foje vortumiĝas en mirindaj versoj:

Ĝi nur atendas, spirotene, morte,
planedo senfekunda, viv-evita,
forigon tuj en brulo kvazaŭtindra.

(ŜSN 1, II).

Tia estas la homa kondiĉo, ke ĝi povas nur atendi la finan tagon, kiam Naglfar, la ŝipo konstruita per la ungoj de la mortintoj, ekaperos ĉe la horizonto:

Kaj el forgeso
per nigra vel’
alŝvebas spektro
de prafabel’.
Ho sombre fonas
la nigra karavel’

(ŜSN 1, XVI)

kaj homoj malaperos en la faŭkoj de la mondo (ŜSN 3, IV). Tia estis la sento de la pranordanoj, en la plej antikva fazo: mondo kaj dioj pereas senrevene. Sed pli malfrue, eble sub influo de kristanismo, tiu obseda antaŭsento de katastrofo mildiĝis al ia espero de renaskiĝo; kaj en la lastaj versoj de Völuspá (la mirinda Edda-poemo, kiun Ragnarsson tradukis en sia Islandaj pravoĉoj) oni rakontas ke en novkreskinta herbo oni retrovos la ŝakpecojn, per kiuj la dioj ludis antaŭ la mondpereo. Kortuŝa matena sento, kiu elvokas la ragnarssonajn versojn pri la reapero de sunbrilo post la obsedaj pluvo kaj nebulo.

Tiuj homoj, kiuj ellaboris tiom rigoran mitologion, fariĝas modeloj de iu islanda etiko, la herooj de sobra kaj rekta vivmaniero. En la jam citita poemo La standardistoj ili fariĝas metafizikaj herooj, malinklinaj kompromisi:

homoj malproksimaj
ĉiam konturiĝintaj sur la horizontoj,
sed plej distinge
sur la malvarma bluo de la vintraj matenoj
kiam kurbas niaj dorsoj
kaj rampas niaj pensoj kiel raŭpoj;
homoj aktivaj, solecaj, celfirmaj
esploreme nervaj, sed ja fidelaj.

Ragnarsson projekcias sian etikon sur la standardistojn, kiuj – same kiel La kuriero en la tuj sekvanta poemo – havas taskon por plenumi, kaj dank’ al tiu tasko iel distingiĝas de la ordinaraj homoj, kiujn personigita pejzaĝo neglektas kvazaŭ neekzistantajn:

kiel laca okulo
enuis la vento
super la ŝrumpintaj kapoj.

Ĉi tiu formo de norda etiko, aristokrata en la plej dezirinda senco, aplikiĝas en preskaŭ eksplicita formo al la vikingoj, kiujn oni priskribas en la dua parto de la poemo …sed ankaŭ tiu tempo … En ĝi la nordaj maristoj aperas sur la ferdeko, sub la gvido de ilia durkora ĉefo:

Homoj
sur la ferdeko, serenaj kaj seriozaj,
haroj taŭzitaj kvazaŭ centmil flagoj
en ŝtorma fluo, brustoj
ŝvelfortaj, ŝtalaj kun la tuta kresko
de viva vol’ interne.
[…]
Kia nobla mien’
lumas el tiuj vizaĝoj sur la ferdeko!


Kordureco estas virto
por tiuj primitivaj homoj, same kiel honesto kaj fidelo; Nietzsche en sia Genealogio de la moralo citis la fieran diron de la vikingaj ĉefoj: «Duran koron Odino metis en mian bruston». Lojaleco kaj glacio ŝajnas kuniĝi ne nur metafore, sed ankaŭ pro identeco de la loko, en ideala harmonio de pejzaĝo kaj moralo.
Kaj maro, la islanda maro, kiu plej impresis Borges dum lia vizito al tiu metafizika insulo: ĝi troviĝas multloke en la ragnarssona verkaro, kaj vane estus listigi ĉiujn poezierojn, en kiuj ĝi aperas ĉu konkrete, ĉu metafore. Eĉ pli: la islanda poeto estas mem tiu senfina maro, kiu ĉirkaŭas lian landon. Estante maro mem kaj senti kilon / trasulki ĝin dum nokto, kiel brusto / de cigno fabela (AP, … sed ankaŭ tiu tempo…). Al tiu maro la poeto volus veni libere, eĉ sen la malmola ŝipo, kies deveno ĉiam memorigas pri la bordo:

    Ŝipo ĉe la kaj’
ankaŭ ĝi estas brua! Kiel do!
Ho – tiu mara mondo! Ĉu ne eble
viziti vin sen helpo de subporto
bord-devena, ekiri sen malmolo
sub la piedoj?

Aliloke (ŜSN 1, X kaj XIX) la strebo al la maro elvokas la ombron de Odiseo kaj de lia ŝipo, kiu elbordiĝas por atingi novajn landojn; kvankam ĉikaze Odiseon movas ne lia arda scivolemo, sed strebo al la suno kaj al izoliĝo ekster trov’ de l’ hom’ kruela. Tiu ĉi elano al la maro estas la plej moderna reeĥo de la praimpulso, kiu movis la vikingojn ekster siajn golfojn, direkte al novaj landoj kaj riĉaĵoj, sub ĉielo malvarma kaj misvetera. En Ragnarsson ĉiuj ĉi kulturaj aludoj mirinde fandiĝas en nova idealo, kiu estas la poezia esploro.
En multaj kazoj, oni povus ricevi la impreson, ke la vidpunkto de Ragnarsson estas kerne pesimisma. En ŜSN 2, VI, fama verso de Zamenhof aliformiĝas al filozofia esprimo de homa vivo ŝajne sencela: Ho mia kor’, por kio nia nasko? La nadiro de tiu sinteno fiksiĝas eble en la poemo ŜSN 3, XXI, kiu estas longa figurplena medito pri pereo, putrado, funebro kaj mallumo. Tamen mi volas energie substreki, ke tio estus fundamenta misinterpreto: ĉi tiu poemo certe ne estas la lasta vorto de definitiva mondrigardo, sed oni legu ĝin prefere kiel dialektikan elementon interne de daŭra strebo al objektive realisma prezento de la homa kondiĉo. Ragnarsson rifuzas la emociajn ekstremojn ambaŭdirekte, kio evidentas jam en liaj plej fruaj poemoj:

Ne vidu vi la nigron, nek la blankon,
sed nur la cindran grizon, la nuancon
formantan inter ili la balancon
egaligantan pezon ambaŭflankan
[…]
Ekstremojn vi ne ŝatu, trovu normon
de la kiomoj mezaj, iru vojon
de maleksceso sobra kaj modera.

(ŜSN 1, V)

Fakte nur trankvileco povas kontrasti al la pesimisma vidpunkto, kiun certe oni devas ĉiam konsideri (mens’ trankvila aŭreolas / pesimisman tombabismon, kiel oni legas en ŜSN 1, XIX). La pesimisman flankon reprezentas daŭra medito pri baldaŭa mondpereo, laŭ la pranorda tradicio, kaj la angorplena demando ĉu beleco transvivos la malaperon de la homo (ŜSN 2, II). Tiu detru-minaco agas kolektive sed ankaŭ individu-nivele: kaj ju pli nedifinita, des pli neeltenebla estas la danĝero (ŜSN 3, XX).
Aliflanke, misokazoj rompas la tedon, kiel oni asertas duonŝerce en E, Al poeto, memore; aŭ eble ili estas tiom intime ligitaj al la homa kondiĉo, ke estus kontraŭnature postuli ilian malaperon. «¿Cuál puede ser una vida que comienza entre los gritos de la madre que la da y los lloros del hijo que la recibe?» demandis iam la hispana moralisto Baltasar Gracián («Kia povas esti vivo, kiu komenciĝas inter la krioj de la patrino, kiu ĝin donas, kaj la ploroj de la filo, kiu ĝin ricevas?»). Kaj, malproksima en la tempo kaj en la spaco, la voĉo de Ragnarsson ripetas la saman koncepton: Kriante pro doloroj infanon virino / enmetas en la mondon el sanganta sino (ŜSN 1, XXII). Tamen, kvankam la poeta konscio ne trompas sin kaj akceptas tiun naturan konekson, estas ankaŭ aliaj koneksoj en la naturo, pro kiuj estiĝas iu espero:

Kiam al morto eterna transiĝos la Tero,
mian animon konsolos nur jena espero:
spiro de vivo komenca laŭ kosma regulo
sur nova planedo en iu stelara nebulo.
(ŜSN 1, IX).

Ekzistas do iu kosma ordo, iu tutaĵa ekvilibro de la homa sperto, kiu certagrade daŭras eĉ post la ragnaroka findetruo. Ankoraŭfoje, oni trovas ŝakpecojn en la herbo.
Kaj fakte en siaj plej maturaj poemoj evidentiĝas tiu feliĉa sento de nova komenco, kiu povas rajtigi pli serenan mondrigardon. Kiel diris Hermann Hesse, «und jedem Anfang wohnt ein Zauber inne, / der uns beschützt, und der uns hilft, zu leben» (kaj ĉiun komencon enloĝas ia magio, kiu nin defendas kaj helpas pluvivi). Jam en la junecaj versoj de ŜSN (1, XIII) la kokinido tagon strabas en fiera fido, kio alegren levas el la mensandanto. En la lastaj poemoj de E, tiu larĝspira konscio pri la universa ekvilibro fariĝas pli ofta, kaj simboliĝas en la personoj de la Magiistoj, kiuj portas al Kristo siajn donacojn, nome: esperojn / silente penetrajn / tra la daŭra tenebro (E, La optimistoj). Optimismo do estas la plej taŭga donaco al niaj kunhomoj, dum daŭras mallumo. Kaj se naturo subite reviviĝas en frua printempo, ni perceptas tiun rekomencon kiel bonaŭguran signon:

Kaj ni demandos nin mem:
Kial ni estis tiel honte senesperaj?
Kial niaj okuloj estis tiel ombritaj?
Niaj oreloj tiel fermitaj?
Niaj mensoj tiel dormaj
kaj frostaj niaj koroj?

(E, Nova vivo)

Sed gravas substreki ke ne temas ĉi tie pri apriora optimismo, kiu simple ne konscias pri la mallumaj flankoj de la homa vivo; tio ne estus vere sereniga ĉar, kiel diris Nietzsche, «vere serenige estas nur vidi la heroon apud la kadavroj de la monstroj, kiujn li venkobatis». Nur se la poeto trairis la tutan vojon de pesimismo kaj malespero li iel rajtas donaci al ni iun novkomencan esperon. Sed pezo kaj malbono devas antaŭkondiĉi tion. Se gravito ne ekzistus, neniu strebus al flugo: Kompakto / asertas nian grundon / je flugdeziro (E, Momentaj esploroj).

La espero venas el ekvilibro, kaj por atingi ĝin oni devas plivastigi sian rigardon, ne plu fokusitan ĉe nia malgrava planedo, sed direktitan al la kosma tutaĵo. Ŝajnas, ke tiu «emo al la tuto» aparte kongruas kun la esperantaj literaturo kaj filozofio: multaj poemoj en La infana raso de Auld okupiĝas pri la universo trans la homo (kaj tio okazas ankaŭ en lia mirinda Ju alten oni soras des glacie, unu el la plej altaj atingoj en nia poezio); kaj pli proksime al ni, la poezio de Camacho sciencfikcie esploras la tempon kaj la spacon je la plej distaj niveloj. Ankaŭ Ragnarsson tre malofte okupiĝas pri nuraj nuntempaĵoj: rimarkinda ekzemplo troviĝas en ŜSN 2, III, kie oni diskrete aludas al la Budapeŝta revolucio (1956) kaj al la Alĝeriaj ribeloj (1954-1962). Sed pli ofte, ĉefe en la junecaj poemoj, la poeto meditas pri la pozicio de la homo en la spacvakuo (ŜSN 1, VII) aŭ pri la kosma historio, interne de kiu la homa aventuro ŝajnas tiom neglektinda; vidu ekzemple ŜSN 1, XXI kaj ankaŭ 1, XXII, en kiu oni starigas profundpensan paralelon inter la biologia evolu-historio kaj la seninterrompa kresko de la viv-suferoj:

Sin ĉiam pli sentigas la amaj suferoj,
ju pli alten ni vidas en la bestaj sferoj,
kaj apogeas certe l’ amdoloro Tera
ĉe l’ speco la plej juna kaj pleje supera.

Nur tiu plivastigo de la perspektivo permesas al la poeto atingi superan komprenon pri la finfina ekvilibro, kiu regas la eventojn; ekvilibro tia, ke ĝi seninterrompe naskas novajn komencojn, novajn esperojn.

Oni povus demandi, ĉu iu formo de religieco kaŝas sin malantaŭ ĉi tiu grandanima elano al kosma ekvilibro. Certe jes, kvankam ne bigota, sed prefere bazita sur la konsidero de la dinaturaj ecoj, kiujn la poeto devas konstati en la okuloj de sia fileto (ŜSN 1, XI). Dum supraĵaj filozofioj okupiĝas pri «kio estas la homo», Ragnarsson preferas demandi sin «kiel rilati al la homo», temo eĉ pli profunda. Tie ĉi komenciĝas la ragnarssona etiko, en sia plej emocia formo. Temas pri etiko, kiu neniam loziĝas, kaj kiu tenas sin firme ĉe akravida konsidero de la mondo, sen ajna iluzio; sed kiu ankaŭ kapablas vidi la esencon de nia specio en infana rigardo, en amika interrilato, aŭ en amo edzina (E, Odo al mia edzino). Jen denove ni havas kontrastigon, kiun oni devas dialektike pritrakti.

Ragnarsson en sia poezia kariero daŭre meditas pri la materio, kaj pri scienco, kiu devus klarigi la materian konduton. Materio ĉiam minacas la mildan burĝonon de la spirito, kiel la islanda naturo minacas la homon en siaj senbridaj momentoj, kies ekstremoj estas la erupcio kaj la glaĉero. Sed Ragnarsson en ŜSN 1, XIV emas renversi la materiisman rezonadon por doni pli altan rangon al la homa spirito, per preskaŭ ŝerca hipotezo:

Mi ĵetas ŝtonon alten en l’ aeron,
kaj tuj ĝi falas reen sur la teron.
“Gravit’ kontrolas”, Scienc’ proklamas,
sed mi proponas – la rezultoj samas:
prefere puŝas io la rokeron!

La perspektiva ŝanĝo permesas novan interpreton de la samaj rezultoj: unue venas spirito, kaj poste materio. Tio permesas iun trankvilon de la animo, kiu retrovas sian lokon en la grandioza ordo de la universo:

Pro tio estu paca, animeto,
ne malpli gravas vi ol ŝtona ĵeto.
Vi estas memorata, registrita
en l’ Universa Protokolo mita
samkiel ŝtono, suno kaj kometo

kaj samtempe ŝarĝas la homon per eksterordinara tasko: fiasko de la homa misio estus fiasko de la Universo mem. Kiel diris Thomas Mann pri la sama temo, “ĉu estus tiel aŭ ne estus, konsilinde por la homo estas kredi, ke tiel estas”.

La morala rigardo de Ragnarsson tamen sukcesas trovi sintezon en la kontrasto. Se oni rigardas atente (per tiu “atenta rigardo” kiu karakterizas grandajn verkistojn), oni trovas ke ĉiu minimuma parto de la materio mirinde kongruas kun la tuto, kaj en tiu kongrueco konsistas ties spirita esenco:

Aperas jen de mi la ĉi-propono:
rekonu tuton en la era ono,
spiriton kosman en etula penso,
moralan grundon en fizika denso.
Vi ploras, eta hom’, sed via larmo
spegulas brilon el la transoĉarmo.
Vi estas peco el la kosma tuto,
do fidon tenu malgraŭ vivokruto.

(ŜSN 1, XVII)

La ŝajna kontrasto
inter materio kaj spirito iel speguliĝas en tiu inter racio kaj intuicio. En mirinda poemo, kies netradukebla, preskaŭ Lorca-eska komenco apartenas al la mirindaĵoj de la esperantlingva literaturo, Ragnarsson simbole kaj delikate prezentas la kontraston inter racia menso kaj estetika intuicio:

Vidante neĝon cigni krudosubon
mi sentas flokoflagron en l’ animo,
sur mensovolbo puroŝutan nubon
kaj haltos ĝoje sur la penspavimo;

rigardas kiel kovras mensokoton
kristaloj de eterna bel’ kaj paco,
kaj mi decidas rompi mian troton
por ne makuli puron de l’ surfaco;

spiritkomplikon benas dolĉa laco.
(ŜSN 2, XIII)

La penso estas forĝisto (ŜSN 3, XVII), kies fina laborrezulto havas etikan, kaj ne nur hermeneŭtikan, valoron. La racia kono kaj la printempo: jen du elementoj, kiuj ambaŭ valoras pozitive, kvankam ili apartenas al du malsamaj regionoj, nome al artefariteco kaj al naturo respektive. Kiam la poeto vizitas filozofon, kiu vivas en Wittgenstein-stila kabano, ili plezure procedas en la dialektika diskuto; sed trans la kurteno intuiciiĝas la printempo:

Kaŭzo. Sekvo. Zumis la rezon’.
Streĉo paca de la pensprocezo.
Muŝo zumetis kaŝe trans kurten’.
Arbo aromis en la florprogreso.
Tuŝoj, flaroj trans logika kon’.

(E, Printempo)

Ekster la filozofia rezonado (tamen aprecinda) restas amaso da ordinaraj spertoj, kiujn ni emas forgesi: la suno sin levas, floroj malfermas sin, infanoj ludas kaj ridas kiel ordinare (ŜSN 3, XIX). Simile al la printempo, tiuj eventoj – la solaj, kiuj povus veki esperon – povas resti nerimarkitaj, sed ĝuste en tiu nerimarkiteco kaŝiĝas ilia forto. En admirinda poemo el E (Nerimarkitaj herboj), Ragnarsson kondukas la leganton

al lokoj kie paŝas neniam firma plando
ĉar flankas ili konvencian rekton
de tiuj inklinantaj preteri laŭ la rando
kaj ne sentas eĉ suspekton

ĉe-baze apud stratolampaj fostoj
troviĝas ĝuste tia izolo
kiun vaghundoj tuŝas per la vostoj
je radio de unu colo

Poezio estas agado rande de la ordinaro. (Ne eksterordinara, sed ĉe la limoj de la ordinaro.) Ĝi plandumas en la nerimarkiteco. Se oni devas paroli pri la «vero», oratoraj kvalitoj neniel helpas; nur sobreco povas atingi la veron, kaj tial ni devus deziri tiun malretorikon, kiun Ragnarsson taksas nia plej alta esprimformo: neniam / desegnas sin /oratore / la vero (E, Ĉe la rando). Retorikaj figuroj estas tro “fortaj” por taŭge priskribi la delikatan araneaĵon de la realo; ĉi-lasta obstine persistas en plej malgrandaj materiaj objektoj kaj en la malprecizaj sentoj, kiujn ili vekas en ni dum ni paŝas rande de ilia nerimarkiteco: la gruzgrajno / ĝenerale ne ekzistanta / ĉar ne rimarkita. Poezio – la lingva formo kiu plej proksimiĝas al la vero – konsistas ne el retoriko, sed el la etoso de vana serĉado / por la ĝusta vorto. Tiom diskreta estas la ragnarssona ideo de poezio, ke ties kernon ĝi metas ne en la poezian vorton mem, sed en tiun antaŭvortuman strebon al la ĝusta vorto.

Sed ankaŭ tiu “ĝusta” poezia vorto, kiu pritraktas la veron, povas esti nur aluda: ĉi tie, ĝusteco kaj ekzakteco ne koincidas.

perfortajn
ekzaktajn bildojn
oni vastvidebligis
sur la glavpintoj de la turoj
de la montaj alt-akutoj
[…]
neniel garantias
integron de la vero
la ekzakteco

Ekzakteco (same kiel strikta logiko) egalas al perforto; kaj same kiel perforto, ĝi difektas la veron, kiu fakte ne troveblas en la tagordo de la militkavaliroj.

Klare, ke profunde etika sento travibras ĉi tiun poezion. La vojo, kiun Ragnarsson laŭiras, estas malfortisma kaj fragmentema: per delikateco (ne nur gesta, sed ankaŭ filozofia) kaj per daŭra atento al la nerimarkitaj detaloj ni povas ensorbi la veron, kaj samtempe konservi la esperon, ke ni kondutis laŭ etiko pravigebla – ke ni perfortis nek la homojn nek la realon. Logiko emas pensi la realon kiel tutaĵon: sed nia subkonscio prefere perceptas ĝin kiel kolekton de fragmentoj, kies interrilato estas la sola interpretinda realo; la racia penso kontraŭas la spontanean harmonion de la subkonscio, kiu diserigas la realon kaj rekonstruas ĝin laŭ ties plej profunda naturo:

Tiel delikataj estas tiuj bildoj
ke la plej eta penso
agitas iliajn surfacojn
difektas la harmonion
de formoj kaj nuancoj
saturas la serenecon
per densaj pezŝvebaj nuboj
disrompas iliajn mondojn
ĝis ruinoj.

En la dormo
sian kvieton reakiras
la speguloj
la bildoj brilas denove
mondo kunordiĝas

atendas novan pereon
je mateniĝo.

(E, Speguloj)

Tia fragmenteco estas esenca al la realo mem, kaj sekve al la poeta vizio, kiu vidas kaj videbligas ĝin trans ajna retoriko kaj silogismo. Kaj la glacimonto / kreskas kaj disfendiĝas / dissaltas en sennombrajn etfacetojn […] konforme al la naturo / de vizio. (E, Glacio) Mi volas ankoraŭfoje substreki ĉi tie, ke tia sinteno de la poeto al la realo havas fortan etikan pravigon. Unuflanke, la poeto devas paroli: neglekti tiun alvokon signifus fordoni sin al la mallarĝaj perspektivoj de angoro:

Alvokis tiel varma voĉo
el la profundo de l’ silent’,
sed tamen lasis preterflustri
li tiun vokon sen atent’.

Li tial sidas forlasite
post la fenestro en ĉagren’,
albrilas lin nur ĉielero
anstataŭ plena lumseren’.

(ŜSN 1, XII)

Jen versoj, kiuj pensigas pri la misŝanca poeto pri kiu parolas Borges: «Vi lacigis la jarojn, kaj ili lacigis vin, / sed vi ne verkis la poemon» (Mateo, XXV, 30). Aliflanke, lia parolo ne povas esti vortoza, ĉar retorika pleonasmo estas peko kontraŭ la esenco mem de la realo. Poeto ne aldonas vortojn al la mondo; pli ĝuste li forprenas vortojn de la mondo: la malĝustajn, la bombastajn, la perfortajn.

Al tiu mondo de bombasto apartenas ankaŭ la ambicioj forlasitaj, kiujn poezio kuracas per malgrandaj plezuroj: en poemo inspirita de Kavafes, Ragnarsson parolas kun plezuro pri Lucullo, la romia generalo kiu, post okjara militmarŝo, revenis al sia kvieta vivo en la ĉefurbo, al sia amika rondo, al prizorgado de siaj ĉerizarboj (E, La ĉerizarboj de Lucullo). Oni povas demandi sin: ĉu oni havas la moralan rajton ĝui siajn modestajn plezurojn, ne havante la okjaran marŝon malantaŭ si? (Finfine, kiel jam dirite, nur travivita sufero rajtigas iun formon de optimismo.) Aŭ inverse: ĉu penvaloris marŝi dum ok longaj jaroj, kaj poste trovi feliĉon en aferoj ŝajne tiom neglektindaj? (En la ĉerizarboj.) La poemo ne donas difinitan respondon, sed lasas al ni la elekton inter la stoika kaj la epikura solvo.

Kiel dirite, la aŭtoro mem informas nin komence de la kolekto (E, Anstataŭ prologo) ke ĉi tiun poemon influis la stilo de Kavafes. Sed tiu emo al lingvo rekta, fakta, senornama, kiel Ragnarsson mem priskribas ĝin, troviĝas ne nur en la granda greka poeto, sed ankaŭ en la tipe islanda rakontformo, nome en la sagaoj. La islanda rakonto ne emas prologojn, priskribojn, aŭ psikologiajn fajnaĵojn: ĝi ofte komenciĝas in medias res, per rekta prezento de la protagonisto kaj de la koncernaj okazaĵoj. Jen do konsonanco de du stiloj, tempo-space malproksimaj inter si, kiuj sukcese fandiĝas en la stilo de moderna aŭtoro por novaj, neantaŭviditaj rezultoj.

Sed tiu formo de “rekta poezio” estas nur unu ekstremo en la verkaro de Ragnarsson; la alia, kiu kontraŭas ĝin, estas modernisma stilo, kiun Ragnarsson uzas (ĉefe en la tria parto de ŜSN), kaj kiu iel rilatas al la «rekta stilo» kiel la skalda poezio (rafinita ĝis la randoj de kompreneblo) rilatis al la sagaa rakontaro – se iel oni permesas al mi ne tute simetrian komparon.
Fakte la poezio de Ragnarsson estas grandparte modernisma: eĉ pli, ĝi apartenas al la unuaj trarompoj de vera modernismo en la historio de nia literaturo, kion pruvas i.a. la fama rifuzo de Kalocsay verki la antaŭparolon de ŜSN. Ankaŭ el teknika vidpunkto, do, Ragnarsson estas mejloŝtono en nia literatura evoluo. Kune kun La infana raso (kiu aperis nur kelkajn jarojn pli frue), Ŝtupoj sen nomo inaŭguras novan epokon de nia poezio ne nur pro sia temaro, sed ankaŭ pro sia verstekniko.

Sed mi volas antaŭ ĉio substreki du punktojn ĉi-koncerne. Unue – malkiel la skalda poezio – la ragnarssona modernismo ne moviĝas ĉirkaŭ la akso de retoriko, sed naskiĝas de nesubpremebla instinkto al vorta distilado, al sobreco kaj al malafektemo. La poezia parolo fariĝas ĉiam pli densa, kaj en mallongaj versoj koncentriĝas tuta universo da sentoj kaj filozofiaj intuicioj. Tio havas kiel naturan sekvon, ke la vortumo dispeciĝas sub la poezia premo, la klasika metriko eksplodas en ritmajn fragmentojn, kiujn oni devas legi kaj gustumi per atento proporcia al la idea intenso. Foje tiu dispeciĝo de la klasika metriko estas nur ŝajna, kiel en la komencaj versoj de ŜSN 3, XXII:

eĥas flustre
filigran’
de hirtoj
lastan vorton
trans la ocean’

en kiuj la poeto simple dividas du regulajn deksilabojn en ses versojn (kion tamen pravigas la eksterordinara rafiniteco de la interversaj aliteracioj kaj kvazaŭrimoj, kune kun la modernisma pritrakto de la temo). En aliaj okazoj, ĉiu unuopa verso havas sian individuan metrikon, kiu interagas kun komplika skemo de fonetikaj interrilatoj.

La dua punkto pri la verstekniko koncernas la fakton, ke multaj aspektoj de la ragnarssona modernismo estas sekvoj de enkonduko en la esperantan tradicion de tipe islandaj poezi-strukturoj. Tio videbliĝas en ŜSN 1, XIX, kie Ragnarsson eksplicite aplikas al sia poemo la praislandan sistemon de internaj rimoj; poste, li ne plu sentos la neceson atentigi la leganton pri la deveno de la aplikataj strukturoj, sed ankaŭ en la unua poemo vere modernisma en ŜSN (2, VI) oni klare perceptas la rolon de la germana aliteracio:

Mi kiu strabe strebas …

Pala lumo
vindas la tagojn kaj fantoma varto.

Nokte ĉirkaŭlitas plaŭdaj plandoj:
pasintaj horoj plendas pro misfarto.

La skrupula atento al fonetiko venas do al Ragnarsson de lia intima kono de la ĝermana tradicio, kiu, aplikite al esperanto, potence suprenportas nian poezion al internacia nivelo, al originala verstekniko kiu estas vere nova kaj atentinda ankaŭ ekster la fermita rondo de la esperanta movado. Cetere, ĝi inaŭguris poezian tradicion, kiu ankoraŭ nuntempe – post preskaŭ kvindek jaroj – fruktodone efikas ĉe la plej sentivaj kaj seriozaj esperantlingvaj poetoj.

El la vidpunkto de tekniko, certe Ragnarsson ne estas naiva verkisto. Ĉivolume vi trovos plurajn eseojn kiuj atestas pri lia admirinda talento kiel teoriisto de literaturo: mi aparte atentigas pri la pritrakto de la antilingva koncepto, aŭ pri la rilato inter fronto kaj fono de la literatura objekto. (Brila ekzemplo de tiu malnaivo estas la meminterpreto de ŜSN 3, VII, kiun Ragnarsson donas en la eseoj.) Sed des pli malofte okazas, ke akravida teoriisto sukcesas tiel nature enkarnigi la konceptojn en sian propran poemon. Tion konstatos mem la leganto tra la tuta poemkolekto; kiel ekzemplon mi citu la komencon de ŜSN 2, XXII: mi dormas vintran vaston / sub volbo froste-kruda, en kiu la oblikva objekto de la ĉefverbo reliefiĝas dank’ al la aliteracio; aŭ la enigman, sed sence intensan propozicion, kiun oni legas en E, Difinoj:

rezistas suboj
internaj malblankoj

tuŝimunaj

Ĉi tiuj randoj de esprimeblo foje identiĝas kun tiu rando inter dormo kaj vekiĝo kiu ŝajne estas la plej favora por la imaga kreado (E, Je sunleviĝo, kiam benas dormo); tiam bildoj trarompas en la konscion, kiel tiu nigra floro, kiu sonĝe resumas la mondan doloron:

Falas maroj: vin mi sonĝas,
nigra floro, pezopenda,
knedas koron via nokto,
via malespero plenda.

(ŜSN 2, VIII)

La vortuma prilaboro klimaksas en ŜSN 3, I, granda majstroverko de nia literaturo, en kiu Ragnarsson prezentas la anĝelan anoncon al Maria. Temo ja ofte pritraktita en la pasintaj dumil jaroj, en mirindaj bildkreaĵoj (kiel tiuj de Beato Angelico kaj Andrea della Robbia) kaj ankaŭ en moderna poezio: eksterordinara poemo de Rilke rakontas la sanktan renkontiĝon en metamorfozaj versoj, kiuj kortuŝe miksas supernaturecon kaj realismajn detalojn. – Nu, mi certas ke la poemo de Ragnarsson ne estas malsupera al tiu de Rilke, kaj montras samnivelan majstrecon en la manipulo de la lingvo kaj de la konceptoj. Ĉiu vorto perfekte kongruas en la verso kaj en la situacio, sinestezioj dismetitaj per leĝera gesto (suno sopranis sur la mur’ / ĝis ombra baso sub tegment’) kontribuas al kreado de harmonia helo, kiu travibras la tutan poemon. Ĉe tiaj versoj necesas malrapida, laŭtvoĉa legado, por ke la poezia kerno, laŭ la vojo de ritme dislokitaj fonetikaj fajnaĵoj, atingu la subkonscion de la leganto kaj trovu tie plenan komprenon.

Mi jam diris, ke laŭ Ragnarsson poezio moviĝas ĉe la randoj de la homa sperto; tiujn randojn ĝi ankaŭ volas plidistancigi:

ĉar la vero
elkreskis antaŭ longe al maturo
kaj nia tasko konsistas el tio nur
ke ni plumovu la randon
je unu colo du aŭ tri
en kvieto kaj seriozo
kaj sen ia afektemo

(E, Ĉe la rando)

La poezia lingvaĵo ŝajne troviĝas en la periferio de la homa agado: en la centro estas la banalaj momentaj interesoj, kiuj ŝajne tiom «gravas». Sed poezio vagas periferie, same kiel esploristo ĉe la malproksimaj partoj de konata lando: ĝi starigas novajn limojn. Por mi poezio estas esploro; kaj maniero kapti disfluantajn sentojn kaj impresojn por ilin fiksi en spaco kaj tempo. (E, Anstataŭ prologo). Sed ankaŭ tiu esplorado ne rajtas esti perforta; ĝi okazas ne «tra» sed «kreske al»:

trans kaj tra
signifas superfluon

kresko

kresko validas
(E, Difinoj)

Tiu projekto povus ŝajni unuavide tro ambicia. Tiom malsamaj estas la homoj, tiom multnombraj la kulturoj: kiel kredi, ke la limoj egalas por ĉiuj? La subtilaj aludoj de poezio riskas misinterpreton ĉe ŝanĝiĝo de la kunteksto. Evidente, esploro perdas sian sencon ĉe konstanta metamorfozo de la interpretaj antaŭkondiĉoj.

Dum interparolo, kiun ni havis dum lia unua vizito al Italio antaŭ pli ol dudekkvin jaroj, Ragnarsson klarigis al mi sian opinion pri ĉi tiu punkto, kaj mi ĉiam konservis ĝin kiel valoran instruon pri la esenco mem de poezio. Li tiam diris al mi, ke poeto ne devas timi pro troa privateco de siaj sentoj: ĉar ju pli privata estas poezio, des pli universala ĝi riveliĝas ĉe la fina legado. Tiu ŝajna paradokso baziĝas sur la principo, kiu legiĝas fine de Anstataŭ prologo:

Kion validas por aliaj miaj sukcesoj aŭ malsukcesoj en tia klopodado? La sentoj estas miaj, aliaj personoj apenaŭ povas ilin sperti absolute same. Sed ĉar mi deziras laŭeble partoprenigi aliajn en miaj spertoj, sentoj kaj pensoj, mi devas fidi al la fakto de paraleloj. Homoj sentas, spertas, pensas, ja ne same, sed tamen pli simile ol multaj kredas, ĉar homines sunt.

Ju pli individuas la poeto, des pli li kolektivas. Dank’ al tiu fundamento veras, ke esploro de propra sperto egalas al ĝenerala enketo pri la homo entute; kaj ĝi pravigas ankaŭ la impreson, ke forta nacia sento (la amo de Ragnarsson al la islanda kulturo) neniel malhelpas, ke ĝia esprimo estu internacie komprenata.
Tiel okazis ke en la ragnarssona poezio ankaŭ pejzaĝaj detaloj de Islando povis fariĝi simboloj de tuthoma sperto: kaj ekzemple la silento, kiu regas en la islandaj vastoj, aliformiĝas al poezia metodo, kiu rekomendas sobrecon kaj malbombaston. Franz Kafka kutimis diri ke li ne ŝatas verkojn, en kiuj restis tro da bruo: bona prozaĵo devus havi silenton sub la glata supraĵo de la vortoj. Kaj al tiu silento ĉiam retropaŝas la ragnarssona voĉo, kontraŭ ĉiu filozofia trudemo:

Ĉu esti aŭ ne esti, tiel staros
demando same, kaj inversan flankon
alturnos vivo, trompoj ordinaros,
kaj nur post morto vidos vi la mankon.

Sed mia voĉo velkas en malforto
kaj silentiĝas antaŭ ol konsili.

(ŜSN 2, VII)

Kaj ankoraŭfoje substrekindas, ke tiu interna silento intime harmoniiĝas kun la spirito de Islando, kun ties serioza, senornama pejzaĝo. Tion pruvas interalie la versoj en E, Glacio, en kiuj la poeto kontemplas la vastojn eksterlimajn, kiuj lin ĉirkaŭas:

Vi sentas
kiel mallaŭtiĝas
la batoj de via koro
ĝis ili adaptiĝis
al la spirito
de la regiono

En tiaj kondiĉoj, poezio estas etika devo; ĝi pelas al klara vortumiĝo la poemon, kiu restus sur mensofundo […] en mutokrampoj, kiel ni legas en ŜSN 2, XX (cetere, mirinda metrika konstruaĵo). Vere, silento estas unu el la plej oftaj ragnarssonaj temoj, kiel ĝusta fono por la revelacia ekvoĉo:

Estas tre silente,
kaj via voĉo etatingas min
kerube kvazaŭ efemera blovo
sur nokta maro preter viv’ kaj movo

(ŜSN 3, III)

aŭ kiel taŭga karakterizo de luneca pejzaĝo (ŜSN 3, VIII). Al du malsamaj silentoj Ragnarsson dediĉas unu el siaj plej sukcesaj poemoj, en rekta alparolo al la leganto. Ni sentas la bezonon silenti, kiam ni pretiĝas al lukto, en riska pozo; sed venkintaj, ni same silentas, medite pri la manko mem de ajna risko:

    Tial ni simple sidas
silentaj senkaŭze
senvortaj simple
malemantoj post venko de obstakloj
silentokreaj.

(E, Du silentoj)

Silento do estas ankaŭ ripozo de la konscio post la bruo de emocioj, de logika rezonado, de interhomaj rilatoj. Fakte alia formo de interna silento efektiviĝas kiam ni promenas en fremda medio, kaj iel ripozigas nin de konataj vizaĝoj; fremdo estas taŭga eskapo el familiara denso (E, En fremda kvartalo). Kaj fremdeco eĉ pli radikala troviĝas en la glacio, kie la valoroj perdis sian akson / por kuntrafiĝi en la ekvilibro / de senlimeco (E, Glacio).

Fremdeco, silento, islandaj glacio kaj lafejoj. Oni fine volus demandi sin, kiuj estas la valoroj, kiuj inspiras Ragnarsson en lia daŭra esplorado ĉe la randoj de la homa kondiĉo. Sed demando pri klara valorsistemo ne povas havi respondon ĉikaze, ĉar la etiko de Ragnarsson estas esence nepreskriba. Kutime etikoj montras celon, kiun oni devus atingi por plibonigi sin; Ragnarsson instruas nin, ke ne la celo, sed la vojo kiu kondukas al ĝi estas la plej grava atingo. Do, la vera celo estas la vojo mem.

Kio validas por nia kazo prefere
estas du fortaj piedoj
koro kuraĝa
kaj drasta senfina strebo al la horizontoj
super ŝtonoj  kaj lafrokoj
terbuloj kaj ĉiuspecaj malebenaĵoj
trans lagoj kaj riveroj
marĉoj kaj ĉiuspecaj malsekaĵoj
inter montoj kaj urboj
homoj kaj ĉiuspecaj elstaraĵoj
por ĉiam daŭrigi sen iu celo difinita
ĉar ĝuste tiu estas la plej bela
plej liberiga, sen iu ajn ĉirkaŭstringo.

(E, La celo sen difino)

En sia matureco la poeto komprenas, ke oni devas ŝanĝi ne la mondon, sed la perspektivon el kiu oni rigardas ĝin. Oni trovu la emon iomete klini / oblikve la kapon, negrave kiuflanken, / por aliformi la mondon je tridek gradoj, kio similas al la flankensalteto, kiun rekomendis Nietzsche. Farinte ĝin, ni subite konsciiĝos ke ju pli malklara estas la fina celo, des pli granda estis la vojo kiun ni trakuris. Goethe iam prinotis, ke «ni neniam iras tiom malproksimen, ol kiam ni ne plu scias, kien ni iras». En Islando, tiu koncepto reliefe videbliĝas en la stratoj, kiuj ankaŭ povas esti sen difino kaj fine perdiĝi en la glaĉerojn:

En la urboj de tiu lando
rebrilas konstante stratoj sen difino
senpasie kiel post ĵusa glatpuriga pluvo
kondukantaj malavare en mole konturaj kurboj
supren sur priblovitaj senafektaj altdeklivoj
por finfine malkreiĝi
en efemera tuŝiĝo kun loĝejoj nealireblaj.

(E, Tia nokto)

Kie perdiĝas stratoj, tie grandas soleco, pasejoj vakas plejparte de la tempo, nur naturo kaj silento regas en senhome pura pejzaĝo. Neniu vorto plu, eĉ ne metafora. Finfine vastas tie la dezerto retorika (AP, Dezerton mi deziras) laŭ kiu Ragnarsson esplore vojaĝis dum sia tuta vivo.

Mauro Nervi