Trinkigu jen memoron; ĝin banu jen ankoraŭ
en ĉi purpurriveron, ĝis fine viaj tagoj
pro sonĝoj superfluos, la sonĝoj pro imagoj…
Sorbu ĉe via vojo – ĉi vojo al dezerto –
flugilojn papiliajn, okulojn de lacerto,
melankolion likvan de akvo-birda voko;
ĉar kisoj ne kuracos la brulon de siroko.
Trinku! ĉar vi bezonos, por ŝtofo de miraĝoj,
ĉi bildoriĉan vinon: junecon el vojaĝoj.