Prologo al la nederlandigo de La Infana Raso

de W.A. Verloren van Themaat
[esperantigis Gerrit Berveling]

La dua eldono de la originalo eĉ portas du prologojn: unu de la unua eldono fare de la Skoto (kaj amiko de la poeto) Francis kaj unu por la 2a eldono de la Hungaro Benczik. Kvankam trafe ili priskribas la karakteron de la libro kaj ĝian lokon en la moderna kulturo, unuavice ili estas intencitaj por legantoj Esperantistaj kaj tial por ĉi tiu traduko mi decidis mem verki prologon. Ĉar ĉe miaj legantoj mi ne povas antaŭsupozi scion pri la Esperanta literaturo, ĉi tie mi donas unue etan skizon pri tiu literaturo kaj la loko de Auld en ĝi.
Esperanton publikigis la Pola Judo Zamenhof en 1887. Malsame je preskaŭ ĉiuj aŭtoroj de artefaritaj lingvoj, kiuj konsideris literaturon en tia lingvo neebla aŭ nura lukso, Zamenhof kaj aliaj Esperantistoj, dum la tuta ekzisto de la lingvo, sin dediĉis al verkado literatura, same originala kiel traduka. Tion Zamenhof kompreneble ne faris, ĉar Esperanton li intencis nur por la literaturo, sed pro sia konvinko, ke literatura aŭ minimume stilistika lerteco neniel gravas nur en literaturo en strikta senco, sed ankaŭ ekzemple por politikisto, kies sukceso grande ankaŭ dependas de lia elokvento, kaj por la scienculo, kies ideoj pli facile diskoniĝas, ju pli legeble li skribas, tiel ke lingvo netaŭga por literaturo ne povas funkcii kontentige en la socia vivo.
Pro kompreneblaj kialoj la nivelo de la originala Esperanto-literaturo antaŭ la unua mondmilito restis nur tre malalta.
Sed post la unua mondmilito leviĝis generacio de Esperanto-poetoj kun kiel plej gravaj Kalocsay kaj Miĥalski, kiuj sciis konduki la t.n. mikrostilon (versmuziko, efikoj de vortordo kaj vortfarado, ktp) al ĝia apogeo. Kalocsay kiel unua ankaŭ pruvis la plenan samvaloron de Esperanto kun la naturaj lingvoj por tradukado, ankaŭ de poezio. Ankaŭ romanoj aperis en Esperanto, kelkaj eĉ estis tradukitaj en naturajn lingvojn, kvankam laŭ ĝenerala juĝo de la Esperantistoj ili staras malpli alte ol la poezio. Ankaŭ aperis tradukoj de Esperanto-poemoj en literaturaj revuoj. Sed la diskonigo de Esperanto-poetoj ekster la Esperanto-movado suferis la saman problemon kiel la diskonigo de poetoj de malgrandaj lingvoj ekster ilia propra lando: la problemo pri adekvata tradukado de poemoj. Tro ofte en iliaj poemoj la mikrostilo fariĝis ilia preskaŭ sola kvalito. Kaj tiaj poemoj, ekz. ‘The Raven’ de Poe en la Angla kaj ‘Nauw zichtbaar wiegen op een lichte lucht’ kaj ‘Zoals daar ginds, aan stille blauwe lucht’ van Kloos en la Nederlanda, ja internacie facile disfamiĝas, se ili estis verkitaj en granda lingvo, sed senkompate subtabliĝas, se ili estis verkitaj en malgranda lingvo. Sed ankaŭ ili verkis kelkajn poemojn kun trafaj kaj originalaj pensoj.
Post kiam tiu generacio donis sian kontribuon al la evoluo de la Esperanto-literaturo, post la dua mondmilito surscenejiĝis kelkaj rimarkindaj personoj: Auld, Marjorie Boulton, Ragnarsson, Edwin de Kock. El ili Auld, Skoto naskita en 1924, jam en 1952 vekis la atenton kiel la plej grava el poetkvaropo kiu kune debutis per poemkolekto Kvaropo. Kaj en 1955 la Esperanto-literaturon li levis sur pli altan nivelon per sia epopeo La infana raso, miaapinie la majstroverko de la tuta Esperanto-literaturo. Heredanto de la mikrostilismaj atingoj de Kalocsay kaj Miĥalski (por montri ĝian muzikecon mi nun prezentas en la originalo fragmenton el ĉapitro V, kiu en mia traduko komenciĝas per ‘na ’n toverkus’

per kiso mia
malfermu al peniso mia
per amo nia
ekestu ja infano nia
sopiro nia
ĉe ni ne estas ironia
se l’ vivo nin insidas
l’ insidon ni ne vidas
(tra l’ pord’ de via groto
penetri ĝis la skroto))

li multe malpli ol ili estas nur mikrostilisto, sed en sia ‘Het kinderras’ li prezentas originalan vivfilozofion kaj tre rafinitan kaj originalan komponaĵon. En sia prologo Francis diskutas pri la signifo de la vorto ‘epopeo’ kaj nomas unu el ĝiaj eblaj difinoj ‘verko enhavanta la tutan filozofion de la aŭtoro’. Je tiu difino ‘Het kinderras’ plene respondas. Sed kompare je same pretendemaj verkoj el la mondliteraturo ĝi nepre ne estas tre ampleksa. Ĝi enhavas 1553 versojn kontraŭ la 15000 versoj de la ‘Divina Commedia’ de Dante aŭ la ĉirkaŭ 10.000 linioj de ‘Paradise Lost’ de Milton. Ĉi grandan kompaktecon parte ebligis ĝia epizoda konstruo, ĉe kio ĝi aliĝas al gravaj modernaj epopeoj kiel la ‘Cantos’ de Pound. La epopeo ne estas unu seninterrompa rakonto, sed konsistas el 25 ĉapitroj kun granda memstareco, interligitaj per rilatoj de kontrasto, komplementareco, ellaborado de ideoj kaj pli konkrete per ripetado de difinitaj ŝlosilfrazoj.
Laŭ li la homaro kiel raso ankoraŭ nur staras en la infana stadio de sia evoluo (de tio la titolo!) kaj lia sola espero estas, ke iam ĝi fariĝos adolta. En sia filozofio la poemo havas tipe Esperantismajn trajtojn: la imago, ke la homaro per sia komuna deveno estas kvazaŭ unu granda familio, la abomeno pri militado kaj la espero je finfina mondpaco, sed multaj krom- kaj kontraŭtemoj (en ĉapitro III li diras, ke eĉ patrino kaj filo fatale devas resti fremdaj inter si!) gardas ĝin kontraŭ ĉipa diboĉado en sentoj de frateco, kaj ankaŭ Esperanto ne eskapas lian ironion, ekz. en la linioj (Ĉapitro XVI)

ESPERANTO estas simpla, flua, ktp:
mi estis multe ĝojigita trovinte ĝin esp-igita
Ankaŭ la kara lingvo estas fuŝebla

La vivpercepto de ‘La infana raso’ averaĝe devas tre trafi la modernan Okcidentan junularon, ne nur pro la jam menciita sento de internacia solidareco, sed ankaŭ per la individualismo kaj kontraŭ-aŭtoritateco, la pozitiva akcepto de sekseco kaj la konscio pri la daŭra evoluado de vivo, homaro, socio kaj ĉiu individuo. Parenteze mi ne arogas al mi resumi en unu paĝo la mondpercepton de ‘La infana raso’, ĉar se tion en unu paĝo mi povus resumi, Auld ne devus verki pri ĝi 56 paĝojn!
Auld ankaŭ uzas riĉan gamon de stilistikaĵoj: la jam menciita versmuziko, tordita lingvaĵo (Ĉapitro IV), interna prijuĝado de la propra lingvuzado, vortludoj, vortformadoj. Ne ĉiujn ĉi efikojn eblas konservi en mia traduko, ekz. VERo – REVo kaj DIo – IDo en Ĉapitro XXV.
Auld estas Skoto kaj instruisto pri la Angla. Estus do ja tre strange, se la Anglosaksa kulturo ne influus lian verkadon. Ne ke lia lingvuzado estus ia travidebla ‘tradukita Angla’ – 27,5% el la objektoj en ‘La infana raso’ staras antaŭ subjekto kaj predikato kompare kun 16% en numero de ‘Hungara vivo’, kaj tio dum la Hungara havas tre liberan vortordon; Esperanto ja indikas la objekton pere de akuzativa finaĵo – sed ja ke Anglalingvaj eldonaĵoj kaj okazaĵoj en Anglalingvaj landoj en lia verko estas daŭre menciataj. Mi jam menciis la influon de Anglalingvaj epopeoj je la kunmeto de ‘La infana raso’. El la montreblaj referencoj (tiuj menciitaj en la notoj de Auld, miaj notoj akceptitaj de Auld kaj referencoj kompreneblaj sen klarigo) la Anglalingvaj eldonaĵoj kaj okazaĵoj en Anglalingvaj landoj formas la pliparton (46 el la 113), kvankam la Esperanto-literaturo kaj -movado kun 26 referencoj staras je bona dua loko.
Grandan gravecon donas al originaleco la moderna literaturkritiko. Mi do rajtas atendi la demandon, kiel originala estas Auld kompare al liaj antaŭuloj, specife al Pound. Ankaŭ kun T.S. Eliot Auld havas certan parencecon, precipe en la abruptaj ŝanĝiĝoj de versformo. Malgraŭ la jam menciita influo de ‘Cantos’ de Pound al la strukturo de ‘La infana raso’ tamen la diferencoj estas tro grandaj (kompleta memstareco de la ĉapitroj, dum Pound daŭrigas plurajn rakontojn tra pluraj cantos; kaj komplete malsama vivpercepto) por senplie konsideri Auld-on epigono de Pound. Kaj finfine neniu artisto estas plene sendependa de siaj antaŭuloj.

Ĉe la tradukado mi klopodis konservi la versformon kaj kiom eble ankaŭ la muzikon de la originalo. La unua des pli gravis pro la lirika karaktero de multaj partoj kaj ĉar Auld, krom la ellatinigita ĉapitro XIX, uzis nur ankaŭ en la Nederlanda tre kutimajn versformojn – jambojn, rimantajn kaj senrimajn, kaj liberajn versojn. Al mi tamen ŝajnis sensence miatraduke imiti versteknikajn detalojn, kiujn klare kaŭzis la karaktero de Esperanto: la preskaŭ senescepta rimado per virina rimaĵo, aleksandroj kun ina cezuro (do kiel
‘SAL nemmermeer gebeuren
Mij dan nae dese stondt’
de Hooft) kaj ia miksaĵo de du-era kaj tri-era metriko en Ĉapitro XX reguloj 48-81 (Esperanto pli taŭgas ol la Nederlanda por tri-eraj metrikoj).

Traduki verkon kiel ‘La infana raso’ atestas pri certa trokuraĝo, ĉar granda estas la danĝero, ke nekapabla tradukisto ĝin fuŝas. Tial unue mi prezentis tion ĉi al la Sud-Afrikano Edwin de Kock, mem unu el la plej gravaj Esperantopoetoj kaj eks-lektoro pri la Nederlanda literaturo. Nur post kiam mian tradukon li juĝis bonega kaj je lia konsilo kelkajn detalojn mi ĝustigis, mi ĝin prezentis al la eldonisto. Tio ne implicas, ke nun li konsentas kun ĉiuj detaloj. En kelkaj aferoj kun li mi daŭre malkonsentis, por kelkaj eroj, precipe komplikaj versteknikaj detaloj, malgraŭ lia kritiko mi ne sukcesis trovi pli bonan tradukon.

Fine al kvin homoj mi eldiras mian dankon por tiu ĉi eldono: al la poeto Auld, kiu dum la traduklaboro tre helpeme subtenis min ĉe la fiksado de la notoj kaj pri la ekspliko pri kelkaj al mi ne tuj klaraj detaloj, al la jam menciita Edwin de Kock, al la Angla Esperantisto D.B. Gregor, kiu havigis al mi kelkajn bibliografiajn informojn, al S-ino Verhagen, kiu tre bonvole donis al mi la permeson en tiu ĉi eldono uzi la tradukon de ŝia mortinta edzo pri ‘La Siria copa’ de Vergilio (?), al S-ino H. Manger, kiu donis al mi multajn bonajn konsilojn por ebligi la eldonon de tiu ĉi libro.

W.A. Verloren van Themaat