Parodibirdo

de Tim Westover

La urbestro fine decidis, ke la Parodibirdo ne estos forpelita el la urbo malgraŭ la multaj plendoj. Sukcesa kampanjo de la monhavantoj – profesoroj, mediprotektantoj, kristanoj – savis la birdon, sed ni, ordinaruloj, kies simplaj vivoj ne influis la urbestron, plej multe suferis. La profesoroj pledis por la literatura valoro de la Parodibirdo kaj argumentis des pli forte, ĉar ili ne savis la Satiroŝafon antaŭ jardeko. La mediprotektantoj proklamis la valoron de ĉiuj idoj de l’ Naturo, eĉ la ĝenaj – la urbo ja ne procesas kontraŭ krabroj aŭ kretenoj. Kaj la kristanoj alte honoris la principon, ke neniu rajtas mortigi vivantan konscian estaĵon. Sed la Parodibirdo, mi opinias, havas nur instinkton, ne inteligentecon, kaj ĝia konscio estas nur krueleco.

Tiu verdikto ŝparis al la urbo la malfacilan demandon: kiel forpeli la birdon? Ĉu per ĉasistoj, sovaĝbestoj, bruoj? La Parodibirdo verŝajne ĝuus tiajn farsojn kaj ne ektimus ilin. Kaj kvankam estis nur unu Parodibirdo, kiu nin ĝenis, mi ne dubis, ke aperus aliaj – eĉ pluraj – se ni forpelus aŭ mortigus la nian. Tiukaze, eble estis preferinde reteni la unusolan Parodibirdon, ĉar ĝi ne povas ĝeni ĉiujn urbanojn samtempe.

Mi estas birdamanto – eble tiu titolo estas pli preciza ol ornitologo, ĉar mi ne estas profesiulo – kaj tial oni taksis stranga tion, ke mi kontraŭis kaj malamis la Parodibirdon. Kiel hobiisto mi havas neniun internan motivon konservi ĉiun specion nur pro tio, ke ĝi havas bekon kaj flugilojn. Plaĉas al mi nur la dolĉaj birdoj, kiuj buntas kiel floroj kaj pepas kiel tonoj de la fortepiano. En mia domo estas gamo da birdoj – tuta ĥoro, kiu gaje kantas imitante la horloĝajn sonorilojn. Mi tenas ilin en kaĝoj en mia laborĉambro, ĉar iliaj voĉoj estas pli korfeliĉigaj, ol iu ajn vaksaĵo de Edison. Mi estimas la mimbirdeton (al kies genro Mimus la Parodibirdo apartenas), sed al pingvenoj kaj strutoj mi havas nenian simpation, ĉar ili estas malgraciaj, raŭkaj birdaĉoj. Al la Parodibirdo, la plej raŭka kaj ĝena el ĉiuj birdoj … nu, la kara leganto verŝajne jam konas mian sintenon. Se oni kuirus ĝin en fraga saŭco, mi volonte manĝus.

La Parodibirdo je l’ unua vido similas korvon. Eble tial ĝi plaĉas al la profesoroj, ĉar ĝi memorigas pri la fama usona poemo de Poe. Pri ties literatura valoro mi ne disputas. La nigraj plumoj de la Parodibirdo, se oni rigardas de proksime, havas olean ĉielarkan rebrilon. Tio estas signo de unika kapablo el inter ĉiuj membroj de la Avis-klaso – la Parodibirdo, kiel kameleono, povas ŝanĝi sian koloron. Kiam la Parodibirdo ripozas, ĝi estas nigra, sed kiam ĝi ludas, ĝi povas ŝanĝiĝi al iu ajn koloro aŭ kolorkombinaĵo.

La Parodibirdo tamen uzas sian ŝanĝiĝkapablon ne por kamufliĝi, nek por allogi antaŭ la sekspariĝo, sed por ĝeni kaj moki. Mi vidis foje, ke ĝi prezentis sin flaviĝinte al juna edzino, kaj tiu kompatindulino tute ŝokiĝis – flava birdo, laŭ la popola kredo, signifas malfidelecon inter geedzoj. Amiko mia raportis, ke brunruĝa Parodibirdo nestis en la alta hararo de lia edzino kaj restis tie dum pluraj horoj. Post kiam oni forigis ĝin el tiu neoportuna loko, restis la kutimaj postsignoj de birda ĉeesto. (Fekaĵo, mi celas diri, kaj fekaĵo sen ajna interesa aŭ utila trajto.)

La Parodibirdo havas longan bekon kun nekutima kurbiĝo ĉe la ekstremo. Mi supozas, ke tio helpas ĝin pri alia karakteriza trajto. Kiel mimbirdeto, la Parodibirdo povas imiti kantojn de aliaj birdoj, kaj kiel papago, la Parodibirdo povas eĉ imiti aliajn sonojn – akvofluon de necesejo, fajfadon de trajno aŭ tekaldrono, eĉ homajn voĉojn. Sed malkiel mimbirdeto aŭ papago, la Parodibirdo povas spontane krei sonojn, eĉ se ĝi nur unufoje aŭdis ion similan. Ĝi neniam kreas pli ol unu-du frazojn en homa lingvo, sed tamen la profesoroj parolas pri mirindaĵoj de kreivo.

Mimbirdetoj imitas birdkantojn por natura bezono – nestoŝtelado – kaj mimbirdetoj en bestoĝardenoj imitas la sonojn de fotiloj kaj infana ridado, ĉar tiajn sonojn la birdetoj aŭdas tagon post tago, kaj tiujn imitaĵojn la vizitantoj en la bestoĝardeno rekompencas per frandaĵo. Papagoj reeĥas homajn voĉojn pro trejnado kaj deziro de sekvinberoj aŭ nuksoj. Sed la Parodibirdo ofte faras siajn imitojn por malicaj celoj, sen ajna evolucia avantaĝo aŭ eĉ espero de dolĉaĵo. Ĉe lageto en la afrikaj savanoj oni fojfoje aŭdas leonan muĝon, kiu forpelas gregon da gazeloj. Sed el la arbustoj venas ne sangosoifa karnovorulo, sed Parodibirdo. Tute ne necesas, ke la Parodibirdo forpelu la gazelojn por trinki – la gazeloj neniel minacas la birdon. En la urbo, la Parodibirdo same malplenigas trinkejon per imito de policaj sonoriloj kaj klaĉemaj edzinaj voĉoj. Multaj ridas kun la Parodibirdo, sed aliaj, kiel mi, koleriĝas pri la trudiĝo.

Estas preskaŭ senutile paroli pri la flugiloj, vosto kaj kruretoj de la Parodibirdo, ĉar ili ofte ŝanĝiĝas. La Parodibirdo povas kreskigi aŭ malgrandigi iun ajn parton de sia korpo laŭplaĉe, sed ĝi plej ofte ludas per la flugiloj, vosto kaj kruretoj. En la naturo tiu ŝanĝebleco povas esti la plej utila el ĉiuj ĝiaj kapabloj, ĉar per ĝi la birdo povus eskapi ĉasantojn, lasi ovojn en ege sekuraj lokoj kaj trovi manĝaĵojn en etaj fendoj. Sed la Parodibirdo ne uzas tiujn kapablojn en maniero kongrua kun la kutima ordo de la Naturo. Ĝi ne faras propran neston, sed transformiĝas por pariĝi kun aliaj birdospecioj. (Tial Parodibirdidoj estas maloftaj – ili rezultas nur el hazarda pariĝo de Parodibirdoj, kiuj ambaŭ kaŝas sin kiel kanarioj aŭ najtingaloj.) Manĝaĵon la Parodibirdo ne devas trovi en fendetoj. En la savanoj ĝi etendas sian kolon ŝajne nur por ĝeni la ĝirafojn – aparte la ĝirafidojn, kiam ili strebas kaj penas akiri iun dolĉan folion, kiun fulmrapide forŝtelas la Parodibirdo per terure streĉitaj kolo kaj beko. En la urbo la Parodibirdo sufiĉe nutras sin per ŝtelitaj sandviĉoj kaj forĵetitaj panpecoj. Ni loĝantoj de la urbo emas forĵeti niajn manĝaĵojn, eĉ se ni ankoraŭ havas apetiton, spektinte la Parodibirdon tordi kaj ŝveligi sian korpon. La Parodibirdo profitas de nia naŭzo kaj ekmanĝas la forĵetitajn manĝaĵojn.

Zorga analizo de ĝia ostostrukturo prezentas …

Sed ĉi-punkte “Klak-klak-klak!” ĉe la fenestro interrompis mian kleran eseon. Mi ekhavis la senton, ke mia akademia esploro fariĝos realaĵo. Sur la ekstera fenestrobreto staris la Parodibirdo. Ĝi estis batinta la vitron per la beko kaj gratis sian flankon kiel kato. Mi esperis, ke tiu okupo forlogos ĝian atenton, kaj mi povos ignori la birdaĉon, sed denove ĝi pikis ĉe la fenestro. Tion ĝi faris ŝajne por instigi la enkaĝajn birdetojn en mia laborĉambro. La klaksonoj efektive rompis la harmonion de la birdkantado, kaj miaj birdetoj konfuziĝis. Ili silentiĝis, atendis.

“Ne, ne aŭskultu!” mi kriis, sed tro malfrue. La Parodibirdo eligis el sia damninda beko hurladon, kiu kombinis la raŭkan torturon de violono kun fajfa skrapado de tranĉilo kontraŭ metalo. La Parodibirdo ŝiris miajn orelojn kaj tiujn de miaj kompatindaj birdetoj, kaj la lastaj komencis imiti tiun kanton. Ho, kara leganto, eble tiu scenaro aspektas al vi pli humura, ol korŝira, sed vi bonvolu memori, ke mi estas hobiisto, kies nura ĝojo en la vivo estas ĉirkaŭi min per belaj kaj harmoniaj birdetoj. Kaj la Parodibirdo detruis mian zorgan laboron per unu raŭka kanto. Ĝi konfuzis mian harmonion kaj anstataŭigis ĝin per ĥaoso.

“Vi kantas bele!” aŭdacis diri la Parodibirdo, kaj mi klare rekonis … mian voĉon! Ĝi imitis min, por eĉ pli konfuzi miajn birdetojn. Mi kriis al miaj dorlotitaj birdetoj, ke ili ne atentu la terurajn lecionojn de la Parodibirdo – tiu nenion konas pri la kantoarto kaj celas nur moki kaj ĝeni, sed ne krei kaj harmonii.

Mi kriegis en la bruaĉo, kaj miaj kriegoj venigis mian edzinon, kiu ŝovis sian kapon en mian laborĉambron.

“Raŭkulo!” ŝi diris. “Kion vi celas per tiu kriado? Vi estas tiom terura, kiom tiu Parodibirdo.” Ruĝflama sento ekbrulis sur miaj vangoj. Mi volis peli la aĉan birdon en la kuirejon, en grandan poton kun bolanta akvo.

La Parodibirdo klakfermis la bekon kaj ĝiaj vangoj kaj brusto pufiĝis. La kapo ekkreskis kiel balono ĝis peza sfero ŝanceliĝis sur la maldikaj kruretoj. Ruĝe brulis ĝiaj vangoj. Malfacile ĝi tenis tiun pozon – io emis eksplodi el la pompe ŝvelinta kapo. Ĉu eble mi estis ŝvelkapulo? Mi nur volis klarigi la Parodibirdon al la afabla leganto, kaj pro tio mi meritis tian mokadon? Diabla birdo! Subite la Parodibirdo elspiris torentojn de ridoj, kaj io simila al larmoj komencis guti el ĝiaj okuloj. Kolomboj kaj kanarioj akre pepadis, kaj mi sentis dekojn da etaj nigraj okuloj bekpiki min.

Sovaĝe mi batmalfermis la fenestron, kaj la Parodibirdo nur lastmomente savis sin de terura vundo. Tiu venĝo ne sufiĉis, kaj mi saltis el la fenestro, sakrante kaj kriante, por sekvi la birdaĉon.

“Edzo, frenezulo!” la edzino kriis post mi. “Lasu ĝin kaj revenu tuj!” Kvankam mi aŭdis ŝin, mi ne atentis.

La Parodibirdo ne ekflugis, nur saltetis laŭ la trotuaro, kvazaŭ ĝi promenus post gaja vespero en la klubo. Pro mia lama kruro mia galopo ne estis tre rapida, sed per ŝvito kaj peno mi alproksimiĝis al la Parodibirdo, svingis la manon kaj – nenion kaptis! Nur aeron kaj ŝvebantajn rubaĵojn. Mi sakris denove – kaj la Parodibirdo pli amuziĝis. “Vi kantas bele!” ĝi diris, denove per mia voĉo. Sed eĉ tio ne sufiĉis. Ĝi longigis iomete unu el la siaj kruroj por imiti mian paŝmanieron.

“Ĉu vi neniam lasos min trankvila?” mi kriis kiam ĝi denove eskapis miajn mallertajn mansvingojn.

Anhelante kaj lamante ni alproksimiĝis al la Placo Pavlovski. La loko estas populara inter junuloj, kiuj klinas sin kontraŭ la statuo de la Granda Pavlovski, hirtigas la harojn per la fingroj kaj pendigas rikanon sur la lipoj. Foje ili fajfas al preterpasantaj junulinoj. Se tiel junuloj okupas sin, mi feliĉas esti maljuna.

La Parodibirdo rimarkis la junulaĉojn kaj ĝiaj flugiloj ĉielarke ekbrilis. Tiu fenomeno ŝajnis ekscitoplena rideto. Fulmrapide la Parodibirdo flugis ĝis la kapo de la statuo kaj de tie rigardis siajn celatojn, kiuj fumis, trinkis ion el bruna botelo, kaj afektis duondormon. Mi atendis, ke la Parodibirdo simple ellasus siajn ekskrementojn sur la sentaŭgulojn, sed ĝi faris ion pli lertan. Ĝi tusis iomete, kiel aktoro antaŭ grava monologo, kaj per fumoŝveba virina voĉo diris, “Saluton, sinjoro. Ĉu vi povas ekbruligi mian cigaredon?”

La sentaŭguloj ŝanĝiĝis tuj. Ili anstataŭigis rikanojn per stultaj ridetoj kaj duondormon per retiriĝemo. Ili rektiĝis, kiel instruis iliaj patrinoj, kaj ĉiamaniere provis prezenti sin kiel bonkondutajn, maturajn sinjorojn al la bela, alloga voĉo. La Parodibirdo preskaŭ krevis pro ridado. Ĝiaj flugiloj rebrilis kiel piroteknikaĵoj. Vere, estis amuze, kiel rapide ili forĵetis la afekton. Iuj preterpasantoj aplaŭdis la Parodibirdon kaj partoprenis en la ridado. Sed mi paciĝis nur iomete – ĝis punkto, kiu povigis min pli lerte plani. Ŝtelpaŝe mi alproksimiĝis al la Parodibirdo, kiu, ankoraŭ ridante, forgesis pri mi, forgesis la ĉasadon, forgesis salti. Per mansvingo surprize rapida, mi kaptis la Parodibirdon ĉirkaŭ la kolon.

Ĝi baraktis, grakis kaj gratis, sed mi tenis ĝin forte. Tamen, ne mortige forte! La Parodibirdo nun provis aliajn trukojn. Ĝi transformis sian kolon al longa sed tre maldika fadeno kaj provis elgliti tra miaj fingroj. La fadeno-kolo atingis ses aŭ sep metrojn – la ceteron de la Parodibirdo mi kvazaŭ trenis per tiu fadeno survoje al mia domo. Nun la Parodibirdo provis la malan taktikon, plenblovante sian korpon pli kaj pli granda, ĝis ĝi fariĝis pli granda ol korbo, kaj poste – ol homo. Kiel balono ĝi komencis ŝvebi, kaj ĝia kolo preskaŭ malaperis en la rondaĵon. Mi povis reteni ĝin per du fingroj. Kaj nun ĝi fariĝis plene nigra, kiel senluna nokto, kaj subite blanka kiel lavita tolo, ree nigra, ree blanka, tre rapide. Mi ne sciis, kion ĝi celis fari per tiu truko. Eble ĝi volis konfuzi min. Kiam ni eniris mian domon, ĝi provis la lastan ruzon. Ĝi fariĝis peza kaj senmova, kiel pupo. Nur tiu truko preskaŭ liberigis ĝin, ĉar dum momento mi timis, ke mi mortigis ĝin kaj tial malfortigis mian tenon. Subite, la Parodibirdo baraktis, grakis, preskaŭ eskapis … sed ĝustatempe mi trovis liberan kaĝon – for de miaj aliaj impresiĝemaj birdetoj – kaj ŝovis la Parodibirdon en ĝin. La Parodibirdo ĉesis kanti kaj sidis velkinta.

Tie ĝi restis dum plena tago, dum mi cerbumis. Simple forporti la Parodibirdon al iu kampara loko – krom esti granda ĝeno por mi, ĉar mi malamas la knaron de trajnradoj – ŝajnis nur mallongdaŭra solvo. Estus pli bone, se iu povus utiligi la rimarkindajn kapablojn de la Parodibirdo por la homa bono. Se ĝi povus imiti miajn birdetojn kaj kunkanti, ĝi estus valora birdo, sed mi memoris, kian ĥaoson ĝi kaŭzis antaŭe. Miaj birdetoj – ĉarmaj kaj naivaj – imitus la Parodibirdon, sed ne inverse. Sed eble oni povus instrui la Parodibirdon konduti pli bone. Lertaj patrinoj kaj psiĥologoj sukcesas regi eĉ la plej terurajn infanojn. Kaj mi estas lerta birdtrejnisto – aŭskultu la harmonion de pepado! Ĉu mi povus trejni la Parodibirdon?

Mi portis la kaĝon kun la deprimita Parodibirdo en la gastĉambron, kie estis neniu. Se oni ne scius, ke temas pri birdo, oni kredus la nigran amaseton en la kaĝo iuspeca sterko aŭ rubaĵo. Ĝi apenaŭ moviĝis kaj mi vidis nur la etan altiĝon kaj falon de ĝia brusto dum ĝi ŝajne malfacile spiris. Ho, jes! Mi forgesis nutri ĝin! Bovletojn da akvo kaj greno mi metis en ĝian kaĝon. La Parodibirdo esploris ambaŭ per la beko kaj iomete englutis. Mi metis belan, maturan fragon en la kaĝon apud la grenon. Tio multe pli plaĉis al la birdo. Ĝi manĝis ĝin per tri glutoj, kaj ĝiaj flankoj iom ruĝiĝis. Refortiĝinte, ĝi pretis por lecionoj. Stariginte mian gramofonon apud la kaĝo, mi ekludis sondiskon de birdosonoj, kiun oni surbendigis en nia bestoĝardeno. Dum dudek minutoj, mi kaj la Parodibirdo aŭskultis la kantojn de la kantobirdoj – rubekoloj, najtingaloj, pigoj, garoloj, kardinalbirdoj, kanarioj kaj melopsitakoj. Almenaŭ ni aŭdis la kantojn. Mi ne scias, ĉu la Parodibirdo aŭskultis aŭ atentis, ĉar ĝi nur fosis iomete en sia bovlo kun greno.

La sondisko finiĝis, kaj la nadlo siblis en la lasta kanaleto.

“Scscscscscsc”, murmuris la Parodibirdo.

“Do, bone!” mi diris. “Ĉu vi pretas nun por la leciono?”

“Scscscscscsc”, murmuris la Parodibirdo.

Mi metis la nadlon sur la komencon de la sondisko. La rubekolo ekkantis.

“Pep-popo-pep-pip!” mi diris.

“Pep-popo-pep-pip!” ĝi eĥis perfekte – sed ĝi eĥis mian fuŝan imiton, ne la kanton de la rubekolo. Mi rekomencis la ludadon sed mem ĉi-foje silentis. La Parodibirdo kantis perfekte, kiel vera rubekolo. La najtingalon, pigon, garolon, kardinalbirdon, kanarion, kaj melopsitakon ĝi ankaŭ perfekte imitis – eĉ kiam du aŭ tri birdetoj samtempe kantis. La Parodibirdo povas esti tre utila al birdamantoj, kiel mi. Multajn horojn ĉiutage mi prizorgis miajn birdetojn, kaj multajn jarojn mi kolektis ilin. Sed per unu Parodibirdo, oni povus anstataŭigi ĉiujn kantobirdetojn. La unuan lecionon mi taksis sukcesa, kaj mi rekompencis la Parodibirdon per dua frago, kiun ĝi tuj voris.

La venontan tagon ni transiris al la dua etapo de mia edukplano. Ĉe la muzikvendejo mi aĉetis aron da sondiskoj – Mozart, Beethoven kaj Brahms, kiuj pruviĝis dum multaj jaroj esti bonaj por la homa menso. La vendisto surpriziĝis, kiam li vidis miajn elektaĵojn. “Sinjoro, mankas ĉi tie birdsonoj!” Mi ne klarigis, ke la sondiskoj estis por birdo. Mia edzino estis feliĉa pro miaj aĉetoj. “Fine ni havas homan muzikon en la hejmo”, ŝi diris. “Ĉiam mi devas aŭskulti la pepadon de viaj birdaĉoj. Vi devas kompreni, ke ili plaĉas ne al ĉiuj.”

“La Parodibirdo plaĉas al neniu.”

“Ĉiukaze, ne torturu la animalon”, ŝi diris. “Ĝi estas sovaĝa, kaj vi dolorigas ĝin per kaptado.”

Mi kaj la Parodibirdo komencis la lecionon per sufiĉe malrapida pianludado de Brahms, kiun la Parodibirdo sukcesis ripeti frazon post frazo, kaj fine de la tago mi sukcesis eligi el la birdo ripeton de la tuta koncerto. Tio ja estas bona atingo, sed mi volis vidi ion pli kreivan. Birdoj ne ĉiam nur imitas sonojn – fojfoje ili kantas pro sia propra feliĉo aŭ bezono, sen imitata modelo. La Parodibirdo mem malbonfamiĝis ne pro simpla ripetado, sed pro mokado, kiu estas esence kreiva ago. Dum la silento de la vespero mi provis rekompenci signojn de kreiva spirito en la Parodibirdo, donante fragojn aŭ sekvinberojn kiam ĝi fajfis kelkajn harmoniajn notojn. Mi ekesperis, ke tiuj notoj florus en novan koncerton, sed la Parodibirdo nur gratis sian flugilon.

En la mateno ni provis operon de Mozart – rapida takto, kun violonoj kaj virinoj – sed ĝi estis tro komplika por la birdo. La kompatindulo kapturniĝis, provis ripeti unue la violonojn, sed meze ŝanĝis sian kanton al la voĉoj kaj perdiĝis. Ni turnis nian atenton al la ario de la tria akto. En tiu ĉi registrado la stelulino troe kantis, buĉis multajn frazojn kaj faris el la tuto fuŝaĵon. Oni eldonis la sondiskon pro ŝia renomo. Nur kelkaj laŭdis ŝian aliron al la materialo, aprezante freŝan interpretadon de malnovaj melodioj. Sed tiuj aprezoj ŝajnis al mi tromalfruaj pardonpetoj pro aĉa spektaklo. La arion mi sonigis dufoje, kaj la Parodibirdo sukcese ripetis ĝin per la voĉo de la stelulino. Sed ĝi nur ripetis – ĝi ne perfektigis la kantadon, kiel ĝi certe kapablus. Ĝi eĉ ne troigis nek mokis la kantistinon. Infano povus ŝin moki. Eble la Parodibirdo estis tro malfeliĉa por inventi, spriti aŭ ludi, kaj en sia griza kaĝo ĝi havis energion nur por sklave ripeti.

Tamen, liberigi la Parodibirdon mi ne intencis. Evidente la Parodibirdo, en la kampo de muziko, neniam fariĝos stelulo kaj restos nur kuriozaĵo – ne multe pli valora, ol gramofono, laŭ miaj esploroj.

Ĝuste tion mi diris al mia edzino. “Sed hieraŭ vi diris, ke la Parodibirdo povas esti tre utila al birdamantoj, kiel vi. Vi fanfaronis, ke per unu Parodibirdo oni povus anstataŭigi ĉiujn kantobirdetojn, kaj tial vi ŝparus multe da tempo. Ĉu vi ne plu interesiĝas pri tio?”

“Sed same oni povus aĉeti sondiskojn por aŭdi la birdojn. Kial oni ĉeestas koncerton en nia moderna epoko? Ne por refoje aŭdi la sondiskon, sed por aŭdi ion iomete novan. La Parodibirdo havas tiom malican inteligenton, eĉ kreivan spiriton, dum ĝi mokas. Ĝi ridindigis tiujn aĉajn junulojn en la Placo Pavlovski sen modelo. Mi nur volas, ke ĝi faru la samon por mi, sed eble tio estas nerealigebla.”

La Parodibirdo daŭre sidis en sia kaĝo. Ĝi eĉ ne levis la kapon aŭdante sian nomon.

“Vi ignoras la talentojn, kiujn ja montras la birdo,” diris la edzino. “Vi zorgas nur pri birdsonoj kaj muziko. Ĉu vi forgesis, ke la Parodibirdo povas ŝanĝi sian koloron? Kaj ŝanĝi la korpon? Ne, vi zorgis nur pri viaj planoj, vi birdamanto kun mallarĝa menso. Mi ne surpriziĝos, se vi volos baki la kompatindulon en dolĉan torton post kelkaj tagoj plenaj de aliaj malsukcesoj.”

La Parodibirdo nun levis la bekon kaj faris iun patosoplenan brueton. “Ho, kompatindulo!” diris mia edzino. “Mi donos al vi fragon.”

“Ne donu al ĝi fragon. Ĝi dikiĝos kaj ne volos labori.”

“Samkiel vi”, diris la edzino. La Parodibirdo pufiĝis, kaj mia edzino ridis pro la rondaj vangoj. “Ĝuste!” ŝi diris.

Evidente la Parodibirdo ne perdis sian spritecon malgraŭ la malliberigo. Sed tiun spritecon ĝi ne montris al mi. Ĝi volis savi la vivon, do ĝi faris la minimumon por pacigi min. Kaj ĝi ne mokis la arion pro tio, ke ĝi volis moki mian planon. Mi sentis, ke miaj vangoj ekbrulos pro kolero, sed mi provis retrankviliĝi, por ne doni al la Parodibirdo tro facilan celon.

La Parodibirdo neniam estos utila, ĝis ĝi lernos kiel bone konduti en la socio. Unue oni devus fari el ĝi ĝentilan kaj obeeman estaĵon; poste oni povus profiti de ĝiaj konsiderindaj talentoj por imitado. Ĝis tiam ĝi estos malbonkonduta knabo, kaj mi devos trakti ĝin kiel lernejestro, kaj prezenti al ĝi ne birdsonojn aŭ muzikon, sed verajn lecionojn pri bonkonduto.

“Matenon!” mi kriis, enirante la gastoĉambron je sunleviĝo. “Ni havos novan studprogramon, kaj vi faros ĝin perfekte, aŭ ni faros keksojn el via karno kaj supon el viaj ostoj.” La Parodibirdo apenaŭ min rigardis, sed prizorgis iun jukon sub flugilo. “Atentu, aŭ vi estos manĝota!” Mi frapis ĝian kaĝon per bastoneto kaj komencis voĉlegi: “Abelujon ne incitu, amason ne spitu.”

La Parodibirdo klinis la kapon kaj rigardis min, kvazaŭ konfuzita.

“Ripetu! Ĉu vi komprenas?” mi diris, kaj revoĉlegis la proverbon. La Parodibirdo ripetis. “La venonta!” mi diris. “Afabla vorto pli atingas, ol forto. Ripetu!” Ĝi obeis. “Agrabla estas gasto, se ne longe li restas.” La Parodibirdo mallarĝigis la lipojn, kvazaŭ konsternita, kaj mia edzino, kiu tiutempe trapasis en la koridoro, faris la saman vizaĝesprimon.

Dum la tuta mateno ni sekvis tiun studprogramon, sed mi havis la ideon, ke kelkaj el la proverboj estas kontraŭdiraj. Tial dum la tagmeza paŭzo mi vizitis la muzikvendejon por aĉeti novan stokon da sondiskoj. Kelkaj aktoroj de la Urba Teatro registris infanfabelojn – ĉiuj kun klaraj lecionoj pri bonkonduto – kaj vendis ilin al gepatroj, por ke ili eduku siajn infanojn per la malpli streĉa metodo de la moderna epoko. Tiuj diskoj estis perfektaj por mia zorgato. Krome, mia gorĝo ne estis tiel alkutimiĝinta al la devoj de lernejestro, kaj mi lacis. La vendisto denove surpriziĝis pro miaj aĉetoj. “Ĉu via edzino naskis infanon?” li diris.

Mi sonigis la registradon de la fama rakonto Orfiŝeto Renkontis la Bienistojn, pri malriĉuloj kiuj ŝvitegas kaj laboregas sed ankoraŭ fajfas belajn kantojn. Tiun vesperon la Parodibirdo montris konsiderindan progreson. Ĝi iomete paŝis en sia kaĝo, skuis la flugilojn, kaj pepis en maĵora gamo.

La profesoroj verŝajne freneziĝus sciante, ke mi instruis al la Parodibirdo tiajn fabelojn. Ili trovus en Jonathan Swift aŭ Raymond Schwartz pli bonan modelon por la Parodibirdo. Mediprotektantoj koleriĝus, ke mi provis ŝanĝi la konduton de ido de l’ Naturo. Sed kristanoj feliĉus, ke mi tiel poluris ĝian animon.

En la mateno la Parodibirdo aŭskultis kaj ripetis dufoje la fabelon pri la ĝentila reĝidino. Malkiel ŝi, ŝiaj pli aĝaj fratinoj ne salutis la patrinon, ne dankis la servistinojn por la tagmanĝo, ne staris rekte, ne lavis la manojn, kaj ne klinis sin antaŭ la reĝidoj. Sed unu el la reĝidoj estis la reĝo de la drakoj. Li formetis sian magian mantelon kaj voris la malĝentilajn reĝidinojn. Restis nur la ĝentila reĝidino, kiu edziniĝis al la reĝo de la drakoj kaj regis en gloro dum jarcento.

La Parodibirdo ŝajne aparte frandis la parton, en kiu la reĝo de la drakoj malkaŝis sin kaj voris la knabinojn. Kelkajn vortojn ĝi ne ripetis per la sama takto, kiun uzis la rakontanto, sed pli malrapide, pli peze. Tamen ĝi ne maltrafis la lecionojn de la fabelo. Mi donis al ĝi grandan fragon kiel rekompencon por la laboro, kaj ĝi afable klinis sin – eĉ etendis la flugilojn, kiel knabino etendas la randojn de la jupo kiam ŝi riverencas.

La lastatempaj ŝanĝoj multe impresis min. Mi decidis, ke la Parodibirdo montris sin preta eliri el la gastoĉambro. Ĝi certe ne taŭgus por mia laborĉambro kun la kantobirdetoj, sed meti ĝian kaĝon en la salonon ŝajnis nedanĝera.

“Mi estas feliĉa”, diris mia edzino. “Kiam vi tenis la Parodibirdon en la fermita gastoĉambro, mi timis, ke vi ekkoleriĝus kaj denove minacus ĝin per kuirado. Fari supon el ĝiaj ostoj! Terure! Tion vi ne diru eĉ ŝerce.”

En la salono, la Parodibirdo montris ĝojon, kiun mi ne vidis de post ĝia kaptiĝo. Ĝi imitis la pezajn, malregulajn ritmojn de miaj piedpaŝoj kaj perfekte distingis inter la “po-pok” de paŝoj sur la ligna planko kaj la “ŝuaŝuo” de paŝoj sur la tapiŝo. Plaĉis al mia edzino trairi la salonon per diversaj paŝmanieroj – kun ŝuoj, sen ŝuoj, rapide, saltante, glitante, piedpinte. La Parodibirdo rekonis ĉiujn nuancojn, kaj mia edzino raviĝis pro la bona amuzaĵo.

Kiam la horloĝo anoncis la horon, la Parodibirdo kunkantis harmonie kaj daŭrigis la melodion dum kelkaj minutoj. La pluvbatado kontraŭ la fenestroj estis fono por spektaklo – la Parodibirdo aldonis tondron, ventegon kaj kriadojn de bestoj en la ŝtormo.

Revenis ankaŭ ĝia kapablo ŝanĝi la formon kaj koloron. Mia edz-ino metis freŝajn florojn sur tableton, kaj la Parodibirdo mem fariĝis bunta bukedo, kun plumoj rozkoloraj, flavaj kaj purpuraj – ĝiaj kruretoj verdiĝis kiel tigoj. Kiam ĝi laciĝis de la koloroj, ĝi imitis la vazon – ĝi mallarĝigis siajn kapon kaj piedojn sed pufigis la bruston. Mia edzino elprenis pliajn vazojn. Unu estis alta kaj svelta, alia estis ronda kaj dika, tria estis moderna kaj farita el trianguloj. Ankaŭ tiujn la Parodibirdo imitis, kaj ĝi kaj mia edzino multe ridis kune.

Pro tiu amika rilato, la edzino decidis okazigi feston en nia domo, kaj la ĉefa gasto estu la Parodibirdo. Ŝiaj grandiozaj planoj maltrankviligis min. La Parodibirdo ja montris konsiderindan progreson – oni eĉ povus nomi ĝin bonkonduta – sed festo kun deko da ĉeestantoj estus granda tento. En la koncerna tago la edzino milmane purigis, bakis kaj aranĝis, kaj la Parodibirdo reeĥis tinton de la forkoj kaj susuron de la balailo. Ĝi ankaŭ ekfajfis gajajn kantojn, kaj la edzino pli ĝuoplene laboris pro la feliĉa melodio.

La gastoj alvenis akurate, kaj mi kun la edzino montris al ili nian novan akiraĵon. Multaj atentis pri la belaj nigraj plumoj, kiuj tamen havis iom ĉielarkan, oleecan rebrilon. Foje mi komencis klarigi pri la talentoj de nia dorlotbirdo, sed la edzino silentigis min.

Kiel ĉefpladon mia edzino preparis bifstekon, por ne maltrankviligi la Parodibirdon. Dum la vespermanĝo oni konversaciis kviete, kaj la Parodibirdo ne interrompis, nur mallaŭte kantis kelkajn popularajn melodiojn. Sed kiam alvenis deserto – fromaĝa fruktgelateno – la Parodibirdo fariĝis same ruĝa kaj kvadrata kaj vibriĝis iomete. Niaj gastoj ridegis, kaj kvazaŭ oni forprenis vualon, la festeno fariĝis gaja diboĉado. La Parodibirdo maldikiĝis kaj babilis soprane kaj sensence, kiel la fifama filino de nia urbestro. Poste ĝi faris parodion pri la urbestro mem. “Saĝe voĉdonu! Voĉdonu por mi!” ĝi diris, pompe promenante ĉirkaŭ sia kaĝo malgraŭ siaj mallongiĝintaj kruroj kaj plumpiĝinta brusto – nia urbestro ja aspektis iom kiel ovo. Delonge mi ne aŭdis la Parodibirdon tiel spontane imiti homajn voĉojn, kaj niaj gastoj rekompencis la arton de la Parodibirdo per ridegoj.

Sekvis laŭvica mokado de ĉiu gasto. “Nun min! Nun min!” estis la refreno. La gastoj viŝis ĝojlarmojn el siaj okuloj – ankaŭ mi ridis, ĉar la gaja spirito kaptis min. Mia edzino ricevis ĝentilan traktadon. La Parodibirdo kreskigis la okulharojn kaj trianguligis sian korpon por simili jupon, kaj ĝi kantetis kaj ridetis, demandante: “Ĉu vi bonfartas? Mi zorgas, mi zorgas.” Ĉarma parodio – el certa vidpunkto eĉ flata. Nia festo daŭris longe post la noktomezo kaj finiĝis nur kiam la fonto de mokindaj personoj elĉerpiĝis. Laŭ mi, la festo estis granda sukceso – ne nur por ni kiel gastigantoj, sed ankaŭ por la Parodibirdo.

Kaj mi konsciis, ke kvankam mi ne kreis muzikan stelulon aŭ altvaloran artiston, mi almenaŭ kreis la perfektan solvon al la problemo de la Parodibirdo. Jam plurajn tagojn la Parodibirdo neniun ĝenis, ŝokis aŭ ridindigis malice. Jes, ju pli mi pensis pri la transformiĝo de la Parodibirdo, des pli kontenta mi estis. Mi devis montri mian sukceson al la urbestro.

La venontan tagon mi iris al la urbodomo por fari la inviton. La urbestro en sia oficejo laboris pri impostproponoj. “Ĉiuj volas purajn stratojn, sed neniu volas pagi. Kutimaj aferoj”, li diris. “Ordinara homo estas nefeliĉigebla.” Sed li mem feliĉiĝis, kiam mi klarigis pri la nova konduto de la Parodibirdo. Prefere oni ne maltrankviligu la Parodibirdon per vojaĝo al la urbodomo; la urbestro kun profesoroj, mediprotektantoj kaj kristanoj venu al mia domo, por vidi la progreson.

La urbestro konsentis veni kun la aliaj. “Konfesinde, mi feliĉas, ke vi sukcesis bridi ĝin. La Parodibirdo malpurigas la stratojn eĉ kiam ni sukcesas pagigi la urbanojn.”

Alvenis reprezentantoj de la potencaj klasoj – ili ĉiuj intertempe ne forlasis siajn sintenojn, kaj kelkaj vere koleriĝis, kiam mi klarigis pri miaj lastatempaj edukaj sukcesoj.

“Ĉu vi ne ruinigis ĝian literaturan valoron per viaj naivaj lecionoj? Parodioj havas grandan socian valoron”, diris la profesoroj.

“Ĉu vi ne premis vian volon sur idon de l’ Naturo, kiu havas la rajton vivi en sia natura stato?” akuzis la mediprotektantoj.

“Kaj ĉu vi ne hontas, ke vi kontraŭis la planon, kiun Dio havas por ĉiu vivanta estaĵo? Ĝi ne povas esti alia, ol ĝin kreis la Eternulo.” diris la kristanoj.

La urbestro memorigis pri la horo kaj diris, ke prefere ili mem vidu la rezultojn antaŭ ol debati kaj akuzi.

“Sinjoro urbestro”, mi diris survoje. “Hieraŭ vespere la Parodibirdo faris tiel bonan imitadon de vi. Kaj ankaŭ de via filino! Vi certe ridus, se vi vidus. Eble la Parodibirdo farus denove …” La urbestro palpebrumis, kion mi komprenis kiel signon, ke ne estis aparte plaĉa la mencio de lia filino. Mi silente esperis, ke la Parodibirdo sentos la streĉon kaj sin detenos de tro trafaj imitadoj.

Mi invitis ĉiujn en la domon kaj arigis ilin antaŭ la kovrita kaĝo. Per granda gesto mi forprenis la silkan kovrilon – neniu birdo! Nenio ajn! Malplena kaĝo! La Parodibirdo povas ŝanĝi formon kaj koloron, sed ĝi ne povas malaperi.

“Edzino!” mi kriis.

Ŝi aperis el la kuirejo kaj tremetis, kvazaŭ ŝokita.

“Kio estas, edzino?” mi demandis. Ŝi grincigis la dentojn kaj ŝovis akuzan fingron en mian mentonon. Ne pro ŝoko ŝi tremetis, sed pro kolero.

“Vi, vi – vi monstro! Vi sovaĝulo! Kion vi celis? Vi volis la kompatindulon mortigi, manĝi! Mi aŭdis, kiel vi minacis la birdeton. Baki en torton, fari supon el la ostoj! Mi sciis, ke iam vi freneziĝos kaj eksopiros al birda karno!”

“Pri kio vi parolas, sinjorino?” demandis la urbestro.

La edzino daŭrigis, citante min. “‘Edzino, preparu la fornon!’ vi diris. ‘Edzino, boligu terpomojn kaj faru fragosaŭcon!’ vi diris. ‘Edzino, ni manĝos la Parodibirdon!’ Tion vi diris al mi antaŭ dek minutoj. Tagojn vi edukis kaj dorlotis la Parodibirdon – ĉu nur por moligi ĝian karnon? Aŭ ĉu vi volis pruvi vian superecon, servante al tiuj birdprotektantoj ĉefpladon el Parodibirdo?”

La profesoroj, mediprotektantoj kaj kristanoj estis hororigitaj, kaj eĉ la urbestro rigardis min per malamikaj okuloj.

“Tiajn aferojn mi neniam diris, edzino. Vidu, mi venigis la urbestron kaj tiujn ĉi altrangajn sinjorojn al nia domo.”

“Por bankedo, kun Parodibirdo kiel ĉefplado?”

“Ne, tute ne por bankedo!” Unu el la mediprotektanoj paliĝis, naŭzite. “Por vidi la Parodibirdon, feliĉan kaj vivantan!”

“Sed mi aŭdis vin”, diris la edzino. “Mi venis el la kuirejo por protesti, sed vin mi ne trovis. Verŝajne vi iris por lavi la manojn aŭ akrigi la hakilon, mi ne sciis. La Parodibirdo tiel malgaje sidis en sia kaĝo – ankaŭ ĝi aŭdis vin! Kaj mi decidis fari ion kuraĝan. Mi malfermis la kaĝon, malfermis la fenestron, kaj la Parodibirdo forflugis! For de viaj nenaturaj apetitoj!”

“Sed edzino”, mi diris, “ĉu ne estas klare, ke la Parodibirdo trompis vin? Ĝi imitis mian voĉon kaj uzis ĝin por diri tiajn kruelaĵojn.”

“Klera plano”, diris la profesoroj.

“Bona instinkto”, diris la mediprotektantoj.

“Feliĉa beno”, diris la kristanoj.

“Ne gravas, ĉu mi estis trompita aŭ ne. Ĝi meritis sian liberecon”, diris la edzino.

Mi ne sciis, ĉu la Parodibirdo planis tiel eskapi ekde kiam mi unue metis ĝin en la kaĝon, aŭ ĉu ĝi nur profitis de subita ideo por trompi mian edzinon kaj regajni la liberecon. Ĉu ĝi havis momenton de transformiĝo, en kiu ĝi estis fakte pli bona kaj amika estaĵo, aŭ ĉu ĉio estis nur mokado de mia sincera volo plibonigi ĉies vivon? Efektive, mi, pli ol la edzino, estis trompita, sed …

Klak-klak-klak! – estis la sono ĉe la fenestro. Sur la ekstera fenestrobreto staris la Parodibirdo. Ĝi iomete ŝanceliĝis, tiom granda estis ĝia ĝojo. Popularan melodion ĝi ekfajfis, kaj tiam ĝi tusis, ridetis, kaj eligis longan, laŭtan, furzan sonon.

“Ho jes, tre bone, tre bone”, mi murmuris. La profesoroj, mediprotektantoj kaj kristanoj premis reciproke la manojn por gratuli, ke la Parodibirdo restis post la kaptiĝo pli-malpli sama. Ili foriris per la malantaŭa pordo, por ne ĝeni la Parodibirdon ĝuantan paroksismojn de ridego. La urbestro restis por dividi kun mi botelon da brando.

Kune diskutante kaj ebriiĝinte, ni konstatis, ke la Parodibirdo ne bezonis komplikan ruzon por eskapi. Ĝi montris, ke ĝi povas fariĝi tre longa kaj maldika, kaj ĝi certe povus eliri tra la bariloj de la kaĝo. Sed ni ne povis kompreni do, kial la Parodibirdo restis dum pluraj tagoj, trasuferante miajn lecionojn kaj vespermanĝan feston. Ĉu pro konfuzo aŭ malsano? Aŭ ĉu ĝi vidis eblon por granda humiligo?

Sovaĝa besto estas nebridebla. Parodibirdo estas nekuracebla.