Madrigalo

de Poul Thorsen

Laŭ vojo stumblas laca grandaĝulo
kun dorso kurba kiel olda kverk’.
La faltoj faskas ombre de l’ okulo,
kaj dolĉe vokas dormo de la ĉerk’.
Muelas monda muelil’ kruela –
ne ĝenas ĝin la ĝojo nek la ĝem’
aŭ via sento en moment’ malhela:
tro baldaŭ ŝajnos vi klinita kverko mem.

Kaj kiel roso peza en mateno
nur pene flugas tristo el la sin’,
ĝis la knabeto stumblas tra l’ ĝardeno
kun florbukedo por ĝojigi vin.
Admonojn tuj forgesas vi severa,
renkontas lin pro floroj ĉirkaŭprem’,
kaj lia korpo verga kaj tenera
konfirmas, ke vi iam estis tia mem.