Sur nian tombaron

de Carmel Mallia

Sur nian tombaron
neniu floro
kaj koloro;
la vivo povras
dum nin kovras
silent’ eterna;
al nia vivo
eĉ ne salivo
nutre serpentumas;
nia sorto legendas;
nia nenio
senĉesa serio
de trogoj
de norio
en nenieslando;
tragedio
de dio
kiu kreas
kaj neas,
kiu konstrui ĝuas
kaj detruas.
Do neniu floro
kaj koloro
tra l’ malfranda bazaro
de ĉi tombaro.