Pri Orhan Pamuk, nobel-premiito en 2006

de Tomasz Chmielikpamuk-fono

En 2006, Sveda Reĝa Akademio aljuĝis la Nobel-premion al turka verkisto Orhan Pamuk, ĉar „serĉante la melankolian animon de sia familia urbo li malkovris novajn simbolojn pri kunpuŝiĝo kaj reciproka interpenetrado de kulturoj”.
Li naskiĝis la 7an de junio 1952 en Stambulo, kie li ne nur loĝas kun siaj edzino kaj 15-jara filino, sed ankaŭ ŝpinas la intrigon de siaj romanoj. Tiu mirinda urbo ĉe Bosforo estas por li sama kiel Dublin por James Joyce. Pamuk migrigas siajn legantojn tra stratoj kaj kvartaloj de Stambulo – la nova, konata el la paĝoj de turismaj gvidlibroj, kaj la malnova, kiam ĝi ankoraŭ nomiĝis Konstantinopolo. Iam li mem diris: „La destino de Stambulo estas mia destino. Mi estas kunigita kun tiu ĉi urbo, ĉar ĝi faris min tio, kio mi iĝis”.
Li devenas el riĉa familio. Lia avo riĉiĝis ĉe konstruado de fervojoj, lia patro estis inĝeniero dungita en la unua turka filio de IBM. Unu el la onkloj studis medicinon en Usono kaj estis poste laboranta kiel kuracisto. Certe lia familio reprezentas tiun parton de la nacio, kiu subtenis entuziasme socialajn reformojn de Mustafa Kemal Atatürk, kreinto de la moderna turka ŝtato. Sed tra la fenestroj de la familia domo en la kvartalo Nizantaŝi juna Orhan vidis alian Turkion, kie la osmana imperio postlasis firmajn spurojn. 15-jara li komencis pentri kaj estis konvinkita, ke li fariĝos pentristo. En 1970, laŭ familia tradicio, li ekstudis arkitekturon en la stambula Teknologia Instituto. La arkitekturajn studojn li tamen ne finis kaj venis en la universitaton, kie en 1977 li magistriĝis kiel ĵurnalisto.
pamukEn 1982, li debutis per la romano Cevdet Bey ve Ögullari (Sinjoro Cevdet kaj liaj filoj), kiu estas familia sagao en la stilo de Buddenbrookoj de Thomas Mann. Ĝi prezentas tri generaciojn de Stambulaj loĝantoj.
Tri jarojn poste li aperigis la novan romanon Beyaz kale (Blanka kastelo), por kiu li ricevis en 1990 anglan Independent Foreign Fiction Prize. La intrigo de la romano okazas en la 17-jarcenta Stambulo, kaj la heroo – juna itala sciencisto – migrante de Venecio al Napolo – estis forkaptita kaj iĝis sklavo de riĉa, sed klera turko. Li instruas al sia mastro la okcidentan mondon, kaj interŝanĝe li ricevas ampleksan sciadon pri Oriento. Beyaz kale famiĝis tra la mondo. John Updike laŭdis en The New Yorker la turkan aŭtoron, ke atentokapte li prezentis la opozicion inter „fataleca religio kaj agresema scienco”.
Samjare, kiam aperis Beyaz kale, Turkujon vizitis Arthur Miller kaj Harold Pinter (pasintjara Nobel-premiito) kaj Orhan Pamuk akompanis du verkistojn dum ilia migrado tra la Bosfora metropolo.
En 1988 li forveturis en Usonon kiel partoprenanto de University of Iowa’s International Writing Program. Dum sia restado en Columbia University li ekverkis sian trian romanon Kara kitap (Nigra libro, 1990) pri la moderna Stambulo. Ĝi havas formon de labirinto, kaj ĝia heroo estas fotisto serĉanta virinon, al kiu li enamiĝis. En 1991 reĝisoro Ömer Kavur sukcese filmigis ĉi romanon.
En la romano Yeni hayat (Nova vivo) junulo, kies pensojn ŝanĝis iu tralegita libro, forlasas sian ĝisnunan vivon kaj faras busvojaĝon tra Turkio. La graveco de ĉi tiu verko konsistas en tio, ke Orhan Pamuk provis malklaŝe paroli pri la situacio de la kurda minoritato.
La plej granda sukceso de Pamuk estis romano Benim adim Kirmizi (Mi nomiĝas Ruĝo, 1998). Dum tri semajnoj post ĝia apero oni vendis 85 milojn da ekzempleroj. La intrigo okazas en la 16a jarcento. Tial la verkisto devis fari kelkjarajn studojn pri arto, historio kaj literaturo de sia patrujo. Kiel spiritajn gvidantojn pri la konstruo de Benim adim Kirmizi li elektis tiajn eŭropajn verkistojn kiel Thomas Mann, Italo Calvino, Umberto Eco kaj Marguerite Yourcenar. La romano povas esti legata kiel tradicia amromano, sed ankaŭ kiel filozofia parabolo aŭ mistikaĵo. En ĉiu el 59 ĉapitroj ŝanĝiĝas la rakontanto – inter aliaj parolas hundo, arbo, mortinta pentristo-miniaturisto kaj lia murdinto. Benim adim Kirmizi prezentas eventojn okazintajn dum la regado de sultano Murat la IIIa en Stambulo, en 1591. La ĉefan heroon post multjara vojaĝo tra Persujo kaj plej malproksimaj urboj de la imperio alvokis hejmen lia onklo Eniŝte Effendi, majstro pri manuskriptoj transdonataj al la sultano kaj patro de la knabino, al kiu li malpermesis edziĝi kun la nevo amanta ŝin. Tiu nevo estas unu el la miniaturistoj de la sultano, pentranta ilustraĵojn por malnovaj verkoj. Kune kun aliaj kvar pentristoj oni dungis lin por la sekreta projekto de la sultano. Ilia tasko estos ilustri libron en la venecia stilo, preparatan okaze de mil jaroj, post kiam Mahometo forkuris de Mekko al Medino.
En 2002 aperis romano Kar (Neĝo), kaj en la aldono al New York Times pri libroj oni rekonis ĝin kiel plej bonan eksterlandan verkon, aperintan en Usono dum 2004. Kun precipa intereso akceptis ĉi romanon germanaj legantoj, al kiuj ĝi malfermis la okulojn pri homoj, lokoj kaj problemoj evitataj ĝis nun. La heroo de Kar estas poeto Ka, outsider vivanta inter Germanio kaj Turkio. Li venis al la urbo Kars situanta en la montaro de Anatolio, proksime al la limo kun Armenujo. Sin mortigis tie – estas la reala okazaĵo, kaj ne literatura fikcio – multaj knabinoj, kiujn oni forigis el la lernejo, ĉar la aŭtoritatoj malpermesis portadon de tukoj. Al tiu ĉi urbo – meze de ĉi tiuj eventoj – venis el Stambulo poeto Ka. 12 jarojn li pasigis kiel elmigrinto en Germanujo, kie li studis eŭropan literaturon, kiun li taksas alte, sed li mem ne skribas, ĉar elsekiĝis la fonto de lia inspiriĝo. Oni taskigis skribi al li raporton pri la okazantaj sinmortigoj. Li komencas propran esploron. Dume neĝo, falanta dense, izolas la urbon for de la cetera mondo. Baldaŭ, en la urba teatro, dum la spektaklo gloriganta reformojn de Atatürk, aŭdiĝos pafoj. Ka rigardas tiun konflikton inter adeptoj de laika ŝtato kaj islamistoj. Li klopodas ĉiel trovi respondon al la demando, kial ĝi okazas. Li alparolas siajn malnovajn amikojn, pro kio ne interesas ilin Okcidento, kaj ilia sola respondo, kiu aŭdiĝas, estas „ne, ĉar ne”. Li povas ekligi nenian dialogon. Kaj super ĉio dancas neĝflokoj, kiuj blanke kovras malbelajn murojn de la urbo kaj homajn vizaĝojn. Tiam la realo fariĝis subite alia, sed tio ne signifas, ke pli bela. Kompreneble neĝo ne kovras la plej grandajn teruraĵojn: politikan murdon, suicidojn, mensogojn, kaj en tiu leviĝanta ondo de teroro Ka trovis grandan amon kaj ekverkis post jaroj de silento. Pamuk parolas laŭte kaj malkaŝe pri la okazanta, li ne provas malaltigi valoron de la kulturo de Oriento, nek demonigi la kulturon de Okcidento. Li deziras konservi distancon al la mondo kaj plene ekvilibrigi siajn opiniojn. Restis nur la malgaja konstato, ke la leganto ne ekscios ĝis la fino, ĉu Ka denuncis la gvidanton de islamistoj, kiu kaŝiĝis antaŭ la polico. Sed kelkajn jarojn poste oni trovis la kadavron de Ka sur frankfurta strato.Li estis mortpafita. En la romano Kar oni vidas la plej belan flankon de la Pamuka prozo – sendepende de politikaj opinioj li estimas kaj provas kompreni ordinarajn homojn.
En la lasta romano Stanbul (2003) Orhan Pamuk pentras nostalgian bildon de sia familia urbo, kaj en ĝia fono rememoroj pri la infanaĝo de la aŭtoro kunplektas sin kun rakontoj pri verkistoj, iam vizitintaj ĉi lokon (ekz. Flaubert).
Kiel metaforon de la propra verkado li trovas la ponton, kiu kunigas du bordojn de Bosforo. Li sentas sin tiel, kvazaŭ li estus staranta meze de la ponto, apartenante nek al la eŭropa, nek al la azia parto de Turkio, sed ambaŭ postlasas spurojn en liaj romanoj.
En 2005 li ricevis tre prestiĝan Fridenmspreis des Deutschen Buchhandels.
Oni ne forgesu, ke Pamuk ricevis la Nobel-premion ankaŭ pro la kuraĝo paroli veron pri Turkio. Ofte li eldiras siajn opiniojn pri gravaj politikaj temoj. Volonte li engaĝiĝas en batalon pri homaj rajtoj. En 1989, kiam ajatolaho Ĥomeini ĵetis fatvon sur Salmanon Rushdie, ĉar li senhonorigis islamon, Orhan Pamuk kiel unua verkisto el muzulmana lando, publike esprimis sian opinion defende por la aŭtoro de Satanaj versoj. Decembre de 1998 li rifuzis akcepti la titolon de „ŝtata artisto”. Li pravigis tiun decidon jene: Dum jaroj mi kritikis la ŝtaton pro malliberigado de verkistoj, kion diktas naciismo, por solvi la kurdan konflikton perforte.
En 2005 oni aldonis al la turka punkodo artikolon 301: Ĉiu, kiu rekte ofendas la turkan dignon, la Respublikon aŭ Nacian Turkan Asembleon, riskas esti kondamnita al malliberigo de 6 monatoj ĝis 3 jaroj.
Ĝuste pro tiu fama artikolo 301 la turka registaro akuzis samjare Pamukon pri kalumnioj kontraŭ Turkio kaj faris proceson. La rekta kaŭzo estis liaj vortoj el la intervjuo donita al la svisa revuo Das Magazin, februare de 2005: Tridek milojn da kurdoj kaj milionon da armenoj oni mortigis sur tiu ĉi tero kaj neniu kuraĝas paroli pri tio. Tra la turkaj gazetoj ruliĝis ondo da malamo al la verkisto. Li devis forveturi eksterlanden, sed kelkajn monatojn poste li rehejmiĝis, por antaŭ la tribunalo prezenti siajn opiniojn. En la intervjuo por BBC News li diris, ke li volas defendi liberecon de parolo, kiu estas nura savilo por Turkio, se ĝi volas fermi terurajn paĝojn de la propra historio. Tio, kio okazis pri loĝantoj de Armenujo en 1915, estis vero profunde kaŝata antaŭ la turka nacio. Ĝi estis tabuo. Kaj ni devas ja lerni interparolon pri la pasinteco – konstatis Pamuk. Oktobre de 2005, kiam oni transdonis al li premion en la Frankfurta librofoiro li deklaris: Mi ripetas tion, kion mi jam diris laŭte kaj klare: milionon da loĝantoj el Armenujo kaj tridek milojn da kurdoj oni mortigis en Turkio. Responde al tiuj vortoj oni bruligis liajn librojn sur la stratoj de Turkio, sed ankaŭ en Germanio, en la kvartaloj de la urboj kun turka loĝantaro.
Decembre de 2005 oni nuligis la akuzon pro ofendo de la turka aermeo, sed oni subtenis la akuzon pri ofendo de Turkujo (turkeco). Tamen la proceso kontraŭ Pamuk ne finiĝis per kondamna verdikto, ĉar la 22an de januaro 2006 la juĝisto malakceptis la akuzon sekve de protestoj en la tuta mondo. Eŭropa Parlamento intencis sendi observanton al Stambulo, Amnesty International aranĝis pledan kampanjon je Pamuk, kaj la plej eminentaj verkistoj, kiel Umberto Eco, Carlos Fuentes, Juan Goytisolo, Günter Grass, Mario Vargas Llosa, Gabriel Garcia Marquez, Jose Saramago kaj John Updike publike solidariĝis kun la verkisto.
Ok romanoj de Orhan Pamuk estis tradukitaj en pli ol 40 lingvojn kaj aperis en 2 milionoj da ekzempleroj.
Ĉefa problemo en la verkoj de Pamuk estas rilatoj inter Turkio kaj Okcidento, manifestiĝantaj sur la linio: amo-malamo. Malgraŭ la fabula kaj stila diverseco, ĉiujn ĉi verkojn kunigas du ripetiĝantaj temoj: la problemo de identeco (kiagrade individuo aŭ nacio povas resti fidela al si, samtempe malfermante sin je fremdaj influoj) kaj la problemo de reprezentado (ĉu la arto povas en vera maniero bildigi la realon kaj ĝis kia grado la artisto povas esprimi proprajn opiniojn kaj personecon en sia verkaro) – rimarkis Michael McGaha en Los Angeles Times Book Review kaj tio estu konkludo por mia eseo.
La ĉi-ligila ĉerpaĵo el Benim adim Kirmizi estas unua traduko el la Pamuka romano en esperanton.