Moderneco de la diablo

de Mauro Nervi. Recenzo al «Faŭsto» de J. W. Goethe. Trad. K. Schulze, eld. Mondial, Berlino 1999

«Kaj ĉiam supren strebas la geni’» (11675). Tiu ĉi verso el la majstroverko «Faŭsto», kiu nun finfine venas en kompleta traduko esperanta, povus sinteze resumi la mirindan kaj admirindan vivoverkon de ties aŭtoro; homo, kies konstanta strebo al lumo, al racio, al lucido ne malhelpis plej akran kaj realisman konscion pri la mallumo en la vivo ĉiutaga. El tiu kontrasto naskiĝas la plej tipe goetaj etosoj, kaj ĝuste en tiu senco lia verko ankoraŭ modernas por ni, kiuj tiom ofte dubas, ĉu vere nia vivo kerne meritas nian strebon al plibonigo, al socia agado, al racia sinteno. Al lia klasika sereneco neniam mankas la infero, eĉ kiam li ŝajnigas, ke ĉio troviĝas sub plena kontrolo de ordo kaj racio; liaj anĝeloj havas sencon nur kontraste al lia Mefistofelo. Kaj eĉ en la Prologo en la ĉielo, ni iom preterlegas la laŭdojn de Rafaelo, Gabrielo kaj Miĥaelo, kaj kaptas nian atenton la malpatoso de Mefistofelo («Pardonu, ke mi ne patosas lerte…»), kiu tuj projekcias blagan lumon sur la ĉielan kortegon; li enpaŝas la paradizan scenejon per senkompata ironio pri la homo kaj pri Dio mem: en la homo li kritikas la racion, kiu devigas lin zorgi «pri ĉiu bagatelo» (laŭ iom febla traduko; «in jeden Quark begräbt er seine Nase», 292, estas ja pli intensa. Sed vidu la subajn rimarkojn pri la traduko); kaj Dion li aprobas grandanime, kiel oni laŭdas afablajn, iom tro aĝajn sinjorojn («La maljunul’ foj-foje plaĉi povas, / kaj nepre mi evitas malakordon…»).

Tiu eksterordinara moderneco de Mefistofelo – kies modelo estis laŭdire Voltaire – vere unuigas la unuan kaj la duan parton de ĉi tiu eksterordinara dramo, kies verkado okupis la tutan vivon de Goethe. Cetere bone videblas la diferencoj inter la du partoj; la aŭtoro verkis la unuan kiam li estis juna kaj arda poeto, kiu ĵus impresis la mondon per sia leterromano «La suferoj de la juna Werther»; kaj li finverkis la duan malmultajn semajnojn antaŭ sia morto, kiam li estis respektata literatura aŭtoritato en Eŭropo, persona amiko de princoj, universale rekonata kiel la plej granda vivanta verkisto. Legi la unuan parton certe estas pli facile, ĉar troviĝas en ĝi en pli simpla formo la grandaj temoj de la germana kulturo tiutempa, kaj oni bone komprenas ke multaj versoj en ĝi povis fariĝi preskaŭ proverboj en la germana lingvouzo, kontraste kun famiĝo multe pli limigita de la dua parto (kiel rimarkas ankaŭ la tradukinto, p. 13). En ĉi lasta fakte svarmas oper-similaj paradoj, pli intensa kaj ironia uzo de la antikva mitologio, kiun nur malmultaj povas unualege kapti kaj ĝui. Sed grandaj trezoroj troviĝas ankaŭ tie, se oni nur havas la forton kaj la emon elfosi ilin. Kaj finfine, la dua parto de Faŭsto postulas leg-sintenon radikale malsimilan al tiu, kiun oni havu por la unua, ĉar ankaŭ Goethe tre malsimilis tiutempe al sia dudekkelkjara prototipo. Kiel dirus Mefistofelo, ĝuste en la dua parto: «oldas la satan’. / Por lin kompreni, maljuniĝu!» (6817-18).

La protagonisto mem montras en si la sekvojn de tiu frakturo, aŭ, alivorte, de tiu spirita evoluo. Sed ĉi tiu estas ne komentario, sed recenzo, kaj do mi substreku nur kelkajn ecojn, kiuj persistas ĝis la fino: kaj la plej evidenta estas la ekstremismo de Faŭsto. Li decidiĝas al la interkonsento kun la diablo ĉar li jam spertis ĉion, li jam trastudis ĉion, kaj tamen rimarkas, ke la tuto ankoraŭ komplete mankas al li; kiel Heraklito siatempe, li opinias ke multescio ne estas vera saĝeco, kaj do pretas rezigni ĝin, kaj tiu estas la senco de lia komenca monologo: «Jen mi nun staras, malsaĝul’» (358). Li strebas al ĉiam pli granda posedo de la mondo, kaj li ne haltos, ĝis li havos ĝin komplete en sia cerbo. Tiu strebo kondukas lin al magio, kaj poste al Mefistofelo, kaj ĉiam li strebas al grandioza posedo de la Tuto, kaj en tiu lukto la vivo mem fulmrapide forbrulas. En la dua parto Faŭsto rigardas retro al sia vivo kaj en mirinda monologo – la monologoj de Faŭsto ĉiam estas pintoj de la verko – li priskribas sian sintenon:

Nur tra la mondo kuris mi,
mi ĉiun emon kapti provis,
la nesufiĉan mi forŝovis,
la nekapteblan lasis for.
Min regis nur avido, nur plenum’,
kaj ree dezireg’; en palpebrum’
traŝtormis mi la vivon…
(11433-11438).
Tiu manko de memlimigo ŝajnas malklasika; helenoj nomis tiun pekon «hybris» kaj kondamnis ĝin. Paradokse, la klasika Goethe savas Faŭston ĝuste pro tiu konstanta strebado; kiel diras anĝelo en la lasta sceno, per vortoj kiuj rapide fariĝis proverbaj,
kiu persistas en strebad’,
ni tiun savi povas.
(11936-11937)
Mefistofelo eraris sian kalkulon; avido kaj scivolemo kondukas ne al infero, sed al paradizo, dank’ al la helpo de tiu beatric-simila virina principo, kiu nomiĝas Gretchen.

Aliflanke, Faŭsto luktas kontraŭ la metaforo. Oni diras en la dua parto ke «diabla estas l’ arto de l’ suflor’» (6400); kaj en la unua Goethe substrekas la diferencon inter la vortoj kaj la realaĵoj, kiujn tiuj vortoj devus difini. Sur ironia pedalo, Mefistofelo instruas sian disĉiplon ke nur per vortoj, kaj per vortoj senbazaj, oni povas atingi la certecon: kaj tio plej bone vidiĝas en teologio.

Entute – tenu vin je vortoj!
Ĉar tiam tra sekuraj pordoj
En templon de certeco iros vi.
(1990-1992)
Kaj tuj sube:
Per vortoj bone disputeblas,
per vortoj tuj sistem’ fareblas,
je vortoj kredi tre konvenas,
de vort’ eĉ joton vi ne prenas.
(1997-2000)
Temas kompreneble pri diablaj konsiloj… En eksterordinaraj versoj (1224-1237), kiujn memoros Wittgenstein en siaj lastaj notoj, la unua ĉapitro de la evangelio laŭ Johano («Komence estis vorto») ŝangiĝas senhalte en la traduko de Faŭsto por pli bone enfokusigi tion kio vere kuŝas sub la vualo de vortoj: ne la senco, ne la forto, sed la ago. Kaj per tiu deformo de la evangelia teksto Faŭsto samtempe montras sian malfidon je la lingvaĵo kaj sian emon al aŭdaca transsalto de ĉiuj teorioj, cele al konkreta modifo de la realo.

La kompleta traduko en esperanto de ĉi tiu granda klasikaĵo de la eŭropa literaturo estas salutinda evento. Antaŭ la traduko de Schulze ni havis en presita formo nur la version de N. Barthelmess (Düsseldorf, 1923), kiu entenas nur la unuan parton, kaj eĉ nekompletan (i.a. mankas la Antaŭludo en la Teatro). Ne veras, ke Schulze tradukis la duan parton unuafoje, ĉar laŭ serio de artikoloj, kiujn Barthelmess verkis komentarie al la goeta verko, oni ekscias ke li tradukis ankaŭ la duan parton, kvankam certe ĝi restis neeldonita, kaj eble la manuskripto (kiun retrovi estus bela tasko por historiistoj) kuŝas ie en Germanio. Certe la traduko de Barthelmess, kiun mi analizis kompare al tiu de Schulze, estas multe pli primitiva, kaj restas sur nivelo konsiderinde pli malalta. Adasismoj svarmas en ĝi, kaj la parolturnoj peze sekvas la germanan sintakson, kio malfaciligas la legadon por tiuj, kiuj ne konas parkere la originalon, kaj estingas ĉian artan ĝuon de la majstroverko. Ekzemple, la fama memdifino de Mefistofelo kiel niĥilisto (1338-1344) fariĝas jena stumpe saltetanta versserio:

Neanta ĉiam mi spirito!
Kaj prave; kio riskas ajn naskiĝi,
meritas ĉio ruiniĝi;
pli bone ne naskiĝus io.
Do estas peko, anarkio,
de vi nomata la malbono,
speciala mia regiono.
Kvankam la tradukisto konservas la versnombron de la originalo, li envicigas en sep versoj unu adasismon, unu senverban propozicion, unu hipermetran verson (la lastan) kaj unu gravan mistradukon (Verstörung kiel «anarkio» anstataŭ la ĝusta «detruo»). Schulze male legiĝas preskaŭ kiel originala versaĵo:
Spirit’ nur nea estas mi!
Kaj pravas mi; ĉar se estiĝas io,
pereon nur meritas tio;
kaj bonus de l’ estiĝ’ negado.
Do, kion nomas vi pekado,
detru’, koncize, la malbon’,
jen estas mia vivozon’.
Aldona frandaĵo en ĉi tiu bela traduko estas la konservado, en kvin versoj, de la originala vira versfinaĵo. Tiu politiko de kiel eble plej strikta konservado de la originala formo estas diskutita en grava eseo de Schulze mem enkonduke al la volumo. Kompreneble oni povas ankaŭ malkonsenti pri tiu tendenco; en la plejparto de la aktualaj nacilingvaj tradukoj neniu postulus rigoran konservadon de la originalaj metroj kaj rimoj; kaj mi persone dubas, ke la neeviteblan perdon de natureco kaj fideleco en tiaj tradukoj plene kompensas la forfuĝema aromo de la originala metriko. En esperanto tamen ni havas tiom gravan tradicion pri regulaj versoformoj – la t.n. parnasismo – ke traduko laŭ tiaj principoj havas plian kulturan pravigon. Kaj fakte, en sia enkonduko Schulze konfesas eksplicite sian koncepton, ke Goethe «aplikis tian rimadmanieron, kiu estas konforma al la difinoj de Parnasa Gvidlibro. Do, ankaŭ mi gvidis min per ili» (p. 15). Tiu ŝajne paradoksa ideo de Goethe kiel parnasisto instigis Schulze al la morala devo de laŭeble rigore fidela metriko.

Kiu provis traduki laŭmetrike scias, ke ĉiupaŝe naskiĝas problemoj kaj ke ĉiumomente oni devas trovi kompromisojn. Des pli admirinde, kaj eĉ heroece, aspektas la entrepreno de Schulze. La rezulto estas tia verko, kian probable ni ne plu havis depost «Infero» en la traduko de Kalocsay. La traduko ne estas tute senmakula; tie kaj tie troveblas eraretoj, kelkaj malglataĵoj gramatikaj aŭ semantikaj, ie (ekzemple en verso 1346) mankas akuzativo. Sed rimarki tiajn mispaŝetojn (kiujn eble la tradukisto okaze de persona eldono estus foriginta) signifus ke oni estas pedanta stultulo; la traduko impresas grandioze pro sia altnivela fideleco kaj pro sia parnasisma flueco kaj legeblo. Kaj mi sentas la devon substreki la grandan intelektan honestecon de Karl Schulze, kiu dediĉis parton de sia eseo al komparo de kelkaj versoj de la originalo, ĉefe la plej famaj, kun sia traduko, por konkludi, ke li ne sukcesis komplete redoni la impresivon de la goetaj versoj. «Sed mi sentis kaj sentas eĉ nun grandajn skrupulojn pro tio…» li skribas pri du versoj, en kiuj li akuzas sin mem, ke li ne redonis iun goetan parolturnon; sed ni, legante la tuton, povas nur admiri kiel profunde li sukcesis sekvi la goetan penson kaj tamen donaci al ni tekston, kiu vere montras neniun spuron pri sia vojaĝo de la germana al esperanto. Tiaj skrupuloj kaj tia honesteco estas aparte substrekindaj en literatura mondo, en kiu malklereco kaj diletantismo kredas atingi la genion per kelkaj neologismoj kaj per tordita uzado de artefarita literatura lingvaĵo.

Prave Schulze rimarkas, ke «rimado, la neceso trovi rimojn, estas unu el la centraj problemoj de la tradukado» (p. 14). En tiu herakla laboro la tradukisto pruvis sian altnivelan fantazion kaj montris, ke oni povas redoni pli ol dekdumil versoj kaj eskapi la kutimajn rimkliŝojn, tiel donante variecon kaj poluritecon al la traduko. Schulze evitis preskaŭ ĉie nepurajn rimojn, kaj permesis al si nur tiujn, kiujn permesas la Parnasa Gvidlibro; plej ofte la t.n. saksismon, nome la rimadon de voĉaj kaj nevoĉaj konsonantoj (ekzemple at-/ad-, eb-/ep- ktp). Li deklaras en la eseo, ke la adasismo estas danĝero, «kiu ĉiam embuskas kaj kiun eviti mi rigore klopodis» (p. 15). Tio ne veras en pluraj kazoj (ekz-e versoj 1132-1134 en p. 39; 1997-1998 en p. 50; 8820-8821 en p. 152; 11437-11438 en p. 188); krome oni povus diskuti, ĉu rimoj kiaj mi/vi, iam/kiam, io/tio ktp. estas adasismoj aŭ ne. Ja veras, ke en multaj versoj la tradukiston devigis al tiu rimado (kaj al la eksterordinare alta nombro de elizioj) la neceso sekvi la viran versfinaĵon de la originalo, kiu foje (pro la aparta strukturo de la germana) daŭras dum multaj versoj. Sed ĉi-rilate, la demandon de Schulze, pri kiu li ne havis «kontentigan respondon»: «Ĉu vere la fideleco al la vers- kaj rimstrukturo devigas la tradukanton fari tradukon, kiu sonas malbele pro la multaj elizioj?» (p. 16) – nu, tiun demandon ni povas respondi nee: tiu devigo ne ekzistas, ĉar esperanto estas tre malsimila al la germana. Male tute veras la tuj posta deklaro de Schulze: «La valoro de traduko laŭ mia opinio ne povas dependi nur de tio, ĉu ĝi sklave gardis la formon de la originalo ĝis en ĉiuj detaloj, sed ankaŭ precipe de tio, kiel entute la poezia enhavo kaj impresivo de la originalo estas transigita al la traduko».

El tipografia vidpunkto, pluraj tajperaroj enfalis la tekston tie kaj tie (mi nombris 4 nur en la 7-paĝa eseo de Schulze) sed ili neniam endanĝerigas la komprenon; kaj la iom senordaj kovrilaj grafikaĵoj ne multe kongruas kun la verko. Oni tamen devas danki la eldoniston, ke li kuraĝis donaci al ni tiun ĉi eksterordinaran tradukon, kiu nekompreneble kuŝis dum jaroj en manuskripto. La volumon esence kompletigas detalema glosaro pri la dua parto (kiun prizorgis Schulze mem) kaj enkonduko de Ulrich Becker pri la biografio de Goethe, pri la antaŭaj – partaj – tradukoj de la verko en esperanto, kaj pri la vivo de la tradukinto. La enkondukon de Becker fermas grava «listo de la tradukoj de d-ro Karl Schulze», el kiu oni ekscias, ke ekzistas i.a. 400-paĝa manuskripta traduko de «Lotte en Weimar» de Thomas Mann. Almenaŭ tiun tradukon oni ne lasu en tirkesto.