Kategoriaj arkivoj: Tradukoj

Francesca, Infero 5, 73-142

Ekde 9:30 UTC+1 okazos tutmonda kaj plurlingva Dante-maratono per legado de versoj el la Infero pri epizodo kun Francesca kaj Paolo.

La Esperantan parton (ekde 15h UTC+1) prirespondecas profesoro Federico Gobbo, katedrulo pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo. Legos en Esperanto: Nicola Ruggiero, por la Akademio Literatura de Esperanto (Dante); Jasper van der Heide (Vergilio); Alessandra Rositani, Sara Pasquet kaj Monica Beretti (Francesca).

Baci dal Mondo from Sound D-Light on Vimeo.

Infero 5, 73-142
tradukis Kálmán Kalocsay

kaj diris: «Majstro, volus mi babili
kun la du ombroj, kiuj flugas pare
kaj al la vento ŝajnas pli facili.»

Kaj li: «Atendu, ĝis ili najbare
flugos, kaj petu ilin je l’ amforto
ilin portanta: ili restos stare.»
Legi plu Francesca, Infero 5, 73-142

Tago de la verkistinoj, en Hispanio

La 19a de oktobro 2020 estas en Hispanio la “Tago de la verkistinoj”.

Hispana Esperanto-Federacio (HEF) estas akceptita kiel oficiala kunfestanto en la omaĝo al la verkistinoj, kiun la Nacia Biblioteko de Hispanio okazigas ĉiujare ekde 2016.

Ĉi-jare HEF partoprenos diversmaniere. Unu el la ĉefaj eroj de la omaĝo estos la aperigo de kvin kurtaj filmetoj en la jutubejo de la Asocio.
Legi plu Tago de la verkistinoj, en Hispanio

La blanka kolombino de Kordovo

Mikaelo Bronŝtejn tradukis en Esperanton romanon de Dina Rubina: La blanka kolombino de Kordovo, jam aĉeteblan ĉe UEA.

La blanka kolombino de Kordovo (2009) konsistas el la elementoj distingaj por la tradicia familia sagao (historio de la familio de profesoro-falsisto Kordovin), aventura literaturo (kun historio pri piratoj) kaj moderna krimromano. Tre malofte prezentas sin en ĉi tiu romano la rakontanto – silenta observanto, ĵonglisto de motivoj, kaŝita demiurgo, kiu en la universo-teatro lerte tiras ŝnuretojn de siaj marionetoj, kiuj ne ĉiam obeas, ofte spitemas kaj foje-foje obstiniĝas. Tian bildon kompletigas aludoj literaturaj (antaŭ ĉio pri rusa kaj hispana verkoj), pentroartaj (en kies centro rolas El Greco).
Dina Rubina tamen komplikas la strukturon de sia verko, ĉar krom la ĉefa rakontofluo aperas kursivaj aldonoj (foje klarigoj, foje „malklarigoj”, deflankiĝoj, temoŝanĝoj). Tio faras la unikan impreson pri la rakonta duvoĉo. Kaj ankoraŭ rimarkindas la magia „kaj tiel plu” de la onklino de Kordovin, Ĵuka, kiu kovras aŭ fermas per ĉi tiu esprimo la nedeziratan parton de la historio pri sia familio.
Sian rolon ludas multaj simboloj ‒ (la titola blanka kolombino – marko de Kordovin, kiun li lasas sur ĉiu falsita bildo – aŭ la vendita pokalo, kiun li sonĝas kiel koŝmaron) – ili servas por malkovri la sekreton. Sed Kordovin forgesas, ke pro la malkovro de tio, kio estis tenata en sekreto, oni pagas la plej altan prezon.

Legu parton de la unua ĉapitro post la sekva prezento pri ŝi.
Legi plu La blanka kolombino de Kordovo

Lumas en paseo feliĉo perdita

“Lumas en paseo feliĉo perdita”: la dulingva eldono de la dramo “Baladina” kadre de la pola Nacia Legado

La teatraĵo “Baladina” (pollingve, “Balladyna”) de Juliusz Słowacki, estas tre koninda verko el la pola romantika literaturo kiu multe ŝuldas al la teatraĵo “Iridiono” de Zygmunt Krasiński, al kiu la verko estas dediĉita.
El Genezo ĝis John Polidori, eĥante la verkojn de Dante, Ariosto kaj Shakespeare, “Baladina” reprezentas perfektan manifestiĝon el la romantika Eŭropa teatro, prilumantan amon, la plej gravan homan senton.

Legu pli en Eventa Servo

“La Eta Princo”: prelego de Francisko Lorrain

La Eta Princo
La Eta Princo

Hodiaǔ la 31an de Julio 2020 je 18:30 UTC

Kadre de #mondafest2020, Universala Esperanto Asocio kaj Akademio Literatura okazigos prelegon de Francisko Lorrain, franckanada kunordiganto de la traduka kaj revizia teamo respondeca pri la aperigo de la plej ĝisdata esperantlingva versio de “La Eta Princo”.

La prelegon eblos spekti per Youtube-vivelsendo, Facebook-paĝo de UEA kaj kompreneble http://mondafest.net/

https://eventaservo.org/e/de2942