Kategoriaj arkivoj: Prozo

La lasta! INK-babilado kun verkisto Spomenka Štimec

INK en sia kvara kaj lasta sabata babilado ekkonos la verkojn de Spomenka Štimec

En nia kvara kaj lasta programero la 12an de Junio je 13:00 UTC ni renkontiĝos en la jutuba kanalo de UEA, kie vi povos spekti konversacion kun verkisto Spomenka Štimec kaj la eldonisto de ŝiaj verkoj: Brunetto Casini (la eldonejo nomiĝas Edistudio).

La babiladon gvidas: Nicola Ruggiero.

La programo estos elsendita tra la jutuba kanalo de UEA.

Verkoj de Spomenka Štimec haveblas en la Katalogo de UEA, en Retbutiko de FEL kaj en la landaj libroservoj.

La lasta verkateliero post la babilado okazos en Jitsi je la 14:00 UTC: https://meet.jit.si/verkuverku komencantoj, spertuloj, interesiĝantoj pri verkado… ĉiu bonvenas!

“Mi ne havas horloĝon”, de Paulo Sérgio Viana

el: http://verkoj.com/verkistoj/paulo-sergio-viana/mi-ne-havas-horlogon/


Voĉlegado: Paulo Sérgio Viana

Fantomoj estas nevideblaj, ankaŭ virusoj. Kaj ambaŭ hantas. La urbo estas preskaŭ senhoma, ĉiuj rifuĝas en siaj domoj. Malpli da aŭtoj surstrate. Pandemio. Kvaranteno.

Ĉiu urbo havas sian kvanton da mizeruloj, kiuj dependas de almozoj por vivi. Ili petadas sur trotuaroj, apud semaforoj, ĉe enirejoj de bankoficejoj. Nuntempe la urbo estas preskaŭ senhoma, almenaŭ en publikaj lokoj. De kiu do almozpeti? Homoj malsatas. Almozuloj estas homoj, havas stomakon kaj malsataĉas. Silente ili vagas tra la urbo kaj dormas sub markezoj. Ie kaj ie oni vidas ankaŭ infanojn vagantajn kiel hundoj. Malsataj infanoj.

Ĵurnaloj, televidstacioj kaj radiostacioj proponas, ke oni donacu nutraĵojn. Oni dismetas tabletojn kun afiŝoj: “Lasu ĉi tie vian nutrodonacon”.

Legi plu “Mi ne havas horloĝon”, de Paulo Sérgio Viana

“Dum pandemio, verka renkontiĝo kun miaj gepatroj” de Zdravka Metz

Jen nekonkursanta novelo por INK verkita de Zdravka Metz

ink-logotipo

KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis min?
PANDEMIO — NEĈIUTAGA ĈIUTAGECO

Dum pandemio, verka renkontiĝo kun miaj gepatroj

Antaŭ tridek ok jaroj mi translokiĝis de Kroatio al Kanado, provinco Kebekio. Post longa loĝado en Montrealo, mi vivas nuntempe, kaj lastajn kvin jarojn, en Granbeo. Kiam eblis, mi vizitis Kroation, gepatrojn, fratinojn, nian domon; kun miaj infanoj, kvarope familie aŭ mi sola.
Pasintan jaron, mi alvenis en printempo, ĉar mi gvidis grupeton de amikoj dum du semajnoj, vizitante interesajn lokojn por birdo-observado. Post la vojaĝo tra Kroatio, la geamikoj reiris Kanaden kaj mi restis pasigi tempon ĝis la somero, atendante familiojn de miaj gefiloj en julio. Mi ĝuis kun ili dusemajnan ripozon, sunumadon, banadon ĉe adriatika maro.
Legi plu “Dum pandemio, verka renkontiĝo kun miaj gepatroj” de Zdravka Metz

Nur se ili scius – nekonkursanta novelo por INK

Jen nekonkursanta novelo por INK verkita de Stela Besenyei-Merger

ink-logotipo

Nur se ili scius

Mi rigardas mian grandan ventron kiun mi tre bone povas kaŝi, ĉar en tiuj retaj kunsidoj oni nur vidas la vizaĝon kaj la ŝultrojn de homoj. En mia kazo ĉefe ili vidas mian junan filinon, kiu daŭre kaptas la tabulkomputilon el miaj manoj kaj volas rigardi sin mem sur la ekrano kaj samtempe montri al miaj universitataj amikinoj kion ŝi faras. Estas februaro, kaj ni renkontiĝas rete por pridiskuti kiel ni fartas kaj kio okazis en la pasintaj kelkaj monatoj. Ĝi estas tradicio de jaroj, sed kompreneble en tiuj pandemiaj tempoj kiel ni renkontiĝas tute ŝanĝiĝis.

Verdire mi hontas rakonti kio okazis. Legi plu Nur se ili scius – nekonkursanta novelo por INK

Lego-konsiloj de Sten Johansson

Sten Johansson verkis tre interesan artikolon por Libera Folio Kial verki kaj legi en Esperanto?.

Krome, ni demandis lin pri lego-konsiloj. Jen liaj respondoj!

Se vi volus ke mi aparte rekomendu iujn el tiuj 25, mi elektus:

El miaj propraj noveloj mi proponus